Vera Pásztor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vera Pásztor
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1924 (1924-02-18)
en Budapeŝto
Morto 2-an de januaro 2003 (2003-01-02) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ernő Vashegyi
Okupo
Okupo koreografo • baleta dancisto
vdr

Vera Pásztor [pAstor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pásztor Vera estis hungara baletisto, koreografo. Ŝia edzo estis same baletisto Ernő Vashegyi.

Vera Pásztor [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1924 en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de januaro 2003.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vera Pásztor lernis baleton ĉefe de Ferenc Nádasi en lernejo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ricevis baletajn rolojn ekde 1939. Ŝi estis ĉefrolanto en virinaj roloj inter 1947 kaj 1956. Kun Ernő Vashegyi ŝi disidis post falo de la Hungara revolucio de 1956 al Svislando, kie poste ili dancadis kaj koreografis kune. Ili dancadis ankaŭ en okcidenta Eŭropo, eĉ en Novjorko. En 1960 ili fondis privatan lernejon por baletistoj en Zuriko. Ŝi instruis ĝis 1993, poste ŝi hejmenvenis.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

  • Az én kék madaram (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.