Vera Pásztor
Aspekto
Vera Pásztor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1924 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de januaro 2003 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Ernő Vashegyi |
Okupo | |
Okupo | koreografo baleta dancisto |
Vera Pásztor [pAstor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pásztor Vera estis hungara baletisto, koreografo. Ŝia edzo estis same baletisto Ernő Vashegyi.
Vera Pásztor [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1924 en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de januaro 2003.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vera Pásztor lernis baleton ĉefe de Ferenc Nádasi en lernejo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ricevis baletajn rolojn ekde 1939. Ŝi estis ĉefrolanto en virinaj roloj inter 1947 kaj 1956. Kun Ernő Vashegyi ŝi disidis post falo de la Hungara revolucio de 1956 al Svislando, kie poste ili dancadis kaj koreografis kune. Ili dancadis ankaŭ en okcidenta Eŭropo, eĉ en Novjorko. En 1960 ili fondis privatan lernejon por baletistoj en Zuriko. Ŝi instruis ĝis 1993, poste ŝi hejmenvenis.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Gyula Harangozó: Térzene - fraŭlino
- Ernő Vashegyi: A fából faragott királyfi (Reĝido skulptita el ligno) - reĝidino
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij - Vojnonen: La nuksrompilo - princino Maria
- Béla Bartók: A csodálatos mandarin (La mirinda mandareno) - virina ĉefrolo (1957 en diversaj urboj)
Ŝia libro
[redakti | redakti fonton]- Az én kék madaram (2002)