Verda Masko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Starantaj viroj de maldekstre: 1. Arnošt Baláš, 2. s-ro Netík, 3 nekonatulo, 4. s-ro Lelek, 5. s-ro Hrubý
Starantaj virinoj de maldekstre: 6. Věra Podhradská, 7. Jarka Navrátilová , 8. Jarka Čejková
Sidantaj virinoj de maldekstre: 9. Věra Borská (gvidantino), 10. s-ino Netíková, 11. Vlasta Dvořáčková

Verda Masko estis amatora aktora grupo de la junulara Esperanto-klubo en Brno en la jaro 1952-1955.

En 1952 estis likvidita tutŝtata organizo de ĉeĥoslovakaj esperantistoj (ĉar la internacia lingvo de laboristaro devis esti la rusa), la poresperanta laboro restis nur en kluboj kaj rondetoj, sed la malfacilaj kondiĉoj kreskigis la entuziasmon. En Brno tiam aktivis ĉirkaŭ dudek junuloj, sed ankaŭ spertaj plenskreskuloj, kiel tradukanto Josef Vondroušek, muzikisto Vilibald Scheiber, operkantistino Věra Borská, plue Marie Adamcová, Arnošt Baláš kaj aliaj.

Starantoj de maldekstre: 1. Vlasta Dvořáčková, 2. Jarka Čejková, 3. Jarka Navrátilová, 4. Věra Podhradská, 5. Věra Borská
Sidantoj: 6. Vladimír Veselý (instruisto), 7. nekonata knabino

Věra Borská (naskiĝinta en 1927) instruis Esperanton en sia loĝejo varbinte junajn lernantinojn, kun kiuj ŝi fondis grupeton Verda Masko - la kolektivo preparis diversajn amuzajn programojn por la klubo, ekz. vesperojn de poezio kaj kantado, teatraĵojn kaj prezentis ilin ne nur en Brno, sed ankaŭ en Přerov, Ostrava, Olomouc k.a. urboj. En ilia programo estis ankaŭ teatraĵoj (Andreo kaj drako de Viktor Dyk, Lasta viro de František Xaver Svoboda k.a.). Ni rememoru kelkajn nomojn: (Hana Bachtíková, Josef Cink, Jarka Čejková, František Frýbert, Olda Kaláb, Věra Kořínková-Novobilská, Jarka Novotná, Irena Petrželková, Věra Podhradská, D-ro Valjan, Milada Vondroušková, Jan Werner, poste Aleš Bednařík. Oferemaj gvidantinoj estis unue Drahomíra Chlubnová, poste Marta Lorková, Františka Fojtíková, Dáša Zorka kaj aliaj. Multaj el ili studis en nia urbo kaj post studado revenis al siaj hejmoj kaj tie plu aktivas en la movado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]