Historio de la Esperantista klubo en Brno (1952-1968)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La historio de la Esperantista klubo en la urbo Brno estas priskribita en apartaj artikoloj, el kiuj ĉiu priskribas unu periodon laŭ jar-intervaloj:

1900-1914 1919-1938 1939-1945 1946-1952 1952-1968 1969-1989 1990-nun



urbocentra panoramo de Brno

Jen la kroniko de 1952 ĝis 1968.

1952-1955[redakti | redakti fonton]

1952-1955: regulaj klubkunvenoj kun programoj klerigaj kaj kulturaj; ĉiujare dufoje okazis solenaj koncertoj preparitaj kaj gviditaj de s-no prof. V. Scheiber; operkantistino Věra Borská instruis Esperanton en sia loĝejo varbinte junajn lernantinojn (ekz. Jarka Čejková, Jarka Navrátilová, Věra Podhradská k.a.), kun kiuj ŝi fondis grupeton Verda Masko (kies membroj estis ankaŭ s-roj Baláš, Toufar) - la kolektivo preparis diversajn amuzajn programojn por la klubo, ekz. vesperojn de poezio kaj kantado, teatraĵojn; Tiutempa Junularo en Brno estis forta, ĉirkaŭ 20 junuloj, kiuj regule ĉiusemajne kunvenadis kaj dediĉis sin ne nur al lernado de la lingvo, sed ankaŭ amuzis sin per diversaj ludoj en Esperanto, preparis kulturajn programojn kaj prezentis ilin ne nur en Brno, sed ankaŭ en Přerov, Ostrava, Olomouc k.a. urboj. En ilia programo estis ankaŭ teatraĵoj (Andreo kaj drako, Lasta viro k.a.). Ni rememoru kelkajn nomojn: (Hana Bachtíková, Josef Cink, Jarka Čejková, František Frýbert, Olda Kaláb, Věra Kořínková-Novobilská, Jarka Novotná, Irena Petrželková, Věra Podhradská, D-ro Valjan, Milada Vondroušková, Jan Werner, poste Aleš Bednařík. Oferemaj gvidantinoj estis unue Drahomíra Chlubnová, poste Marta Lorková, Františka Fojtíková, Dáša, Zorka k.a. Multaj el ili studis en nia urbo kaj post studado revenis al siaj hejmoj kaj tie plu aktivas en la movado.

1955[redakti | redakti fonton]

1955: al Brno venis prof. Canko Murgin el Sofio; lia deziro estis renkontiĝi ankaŭ kun rektoro de universitato prof. D-ro F. Trávníček, kiu plurfoje atakis Esperanton en ĵurnaloj. La aŭdiencon ĉe la sinjoro rektoro aranĝis D-ro J. Šikula. Post interparolo prof. Trávníček deklaris, ke li havas nenion kontraŭ Esperanto, kaj komprenigis al ni, ke malgraŭ diversflanke ripetataj postuloj, plu skribi kontraŭ la internacia lingvo, li ne akceptos tion.

1956[redakti | redakti fonton]

1956: aŭtuna vizito de Julio Baghy kun sekretario Lajos Mathon (en speciala kunveno Baghy prezentis siajn poeziajn verkojn kaj du hungarajn kulturfilmojn en Esperanto); plua gasto estis el popola Ĉinio, sekretario de Ĉina Esperanto--Ligo.

1957[redakti | redakti fonton]

1957: ekspozicio "70 jaroj de Esperanto" (13.-30.10.) en granda halo de Art-Industria Muzeo (ekspoziciataj ĉ 300 libroj, ĉefverkoj de la mondliteraturo, dekoj da reprezentaj Esperanto-revuoj, kelkaj en kompleta jarkolekto, centoj da plej allogaj esperantlingvaj prospektoj, afiŝoj de Unesko, dekoj da afiŝoj kaj pluraj spritaj desegnaĵoj faritaj de inĝ. Jan Werner);. la ekspozicion instal-is kaj kompletigis per konvenaj tekstoj arkitekto J. Smečka (ĉ. 4000 vizitintoj).

1958-1961[redakti | redakti fonton]

1958: somere venis gastoj el Svislando; Internacia Foiro en Brno eldonas unu numeron de la foira bulteno en la internacia lingvo (ĉiujare ĝis 1968).
1959: publikaj prelegoj (J. Vondroušek) al la centa datreveno de d-ro L.L. Zamenhof en salono de Parko de Kulturo
1960: prelegoj de J. Vondroušek en la Ŝtata Ŝparbanko antaŭ tricent okupitoj.
1961: la Klubo festis sian 60-jaran ekzistadon (25.-26. 11.) en salono de T.J. Spartak (ĉ. 200 gesamideanoj).

1963[redakti | redakti fonton]

1963: nova vizito de Julio Baghy (18.5.); d-ro inĝ. J. Šikula parolis en granda salono de la Parko en Brno parolis je la temo: La internacia lingvo en scienco; la Parko eldonis 12-paĝan ilustritan broŝuron ĉe Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj, Arkeologia Instituto en Brno, sub titolo "Granda Moravio" en Esperanto (tradukis kaj dissendon de 3 000 ekz. prizorgis la prezidanto); en la Universitata Biblioteko okazis ekspozicio de ekskluzive sciencaj libroj en la internacia lingvo (la ekspozicio daŭris du semajnojn).

1965[redakti | redakti fonton]

1965: ekspozicio de Esperanto-Libro (26.9.-10.10.) en Freska Salono de la Malnova Urbodomo (la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo, ankaŭ laŭfake, gazetoj, prospektoj de mondfirmoj, turismaj prospektoj de urboj, banlokoj, afiŝoj ktp.); flor-ornamon prizorgis d-ro J. Šikula, kiu inaŭguris la ekspozicion nome de Ĉs. Esperanto-Komitato; la ekspozicion vizitis pli ol 1200 homoj, kaj gesamideanoj (hazardaj vizitantoj de la urbo) el Sardinio, Jugoslavio, Pollando, Hungario kaj Germanio. Ankaŭ franca grupo (neesperantista).

1966[redakti | redakti fonton]

1966: bondeziro, kiun sendis al nia Klubo okaze de la nova jaro 1966 J. Baghy, grave malsana, el budapeŝta hospitalo:

Sude palmoj, norde pinoj
nian teron pompe vestas,
sed egale en animoj
Novan Jaron oni festas.
En la mondo pac-rubando
ligu landon al la lando,
ĉiu kara samcelano
Vivu bone kaj en sano!

Estis kolektitaj 14 mil kolektivaj subskriboj kaj 1200 individuaj por la Peticio favore al Esperanto por UNO; en majo prelegis en la Klubo prelego s-anino prof. Vesna Skaljer-Race el Beogrado; samjare la Klubo akceptis ĉ. 110 membran karavanon de italoj, belgoj, nederlandanoj, francoj, danoj kaj usonanoj; komence de aŭtuno estis dissendita speciala inform-letero pri la internacia lingvo al ĉ. 150 mezlernejoj, altlernejoj kaj faklernejoj.

1967-68[redakti | redakti fonton]

1967: koncerto al 50-a datreveno de forpaso de L. L. Zamenhof (18.4.)
Inter la 25-a kaj 26-a de majo 1968 en la urbo okazis la Kvara Tutŝtata Konferenco de Esperanto-Junularo en kunlaboro kun la Junulara Sekcio de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj Klubo de Junaj Vojaĝantoj en Brno (ĉ. 100 junuloj, amika vespero kun teatra programo kaj danco, kaj ekskurso al Macocha); organizis J. Adamec, F. Adamec, J. Kolejka.