Historio de la Esperantista klubo en Brno (1900-1914)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La historio de la Esperantista klubo en la urbo Brno estas priskribita en apartaj artikoloj, el kiuj ĉiu priskribas unu periodon laŭ jar-intervaloj:

1900-1914 1919-1938 1939-1945 1946-1952 1952-1968 1969-1989 1990-nun



urbocentra panoramo de Brno

Jen la kroniko de 1900 ĝis 1914.

1900-1906[redakti | redakti fonton]

1900: en Brno estis gvidataj la unuaj kursoj de Esperanto, kie instruis 'Josef Záboj.
1901: fondita "Unua societo de aŭstraj esperantistoj" en Brno.
1902: redaktoro K. Pelant verkis ĉeĥan broŝuron Ideo de la Internacia Lingvo.
1903: ŝanĝo de la statuto kaj nomo: Aŭstria Societo Esperantista (Rakouský spolek esperantistů); prezidantiĝis Augustin Skaunic.
1904: prezidantiĝis Jan Kajš
1905: la Societo dividis la laboron inter la du nacioj de la urbo. Estis fonditaj Klubo de Bohemaj Esperantistoj (kun prezidanto František Racek, fotografisto), kaj Germana Grupo Esperantista (kun prezidanto Jakob Dieterich, inspektoro de fervojo).
1906: prezidantiĝis denove Jan Kajš; fondita filio de la klubo en Řečkovice (22.6.) kun gvidanto Antonín Valoušek, instruisto. Poligloto František Vymazal verkis lernolibron Esperanto snadno a rychle.

1907-1909[redakti | redakti fonton]

1907-1908: prezidanto Antonín Tomášek, tajloro. Kursoj dufoje semajne en la tiama Giskra--strato (nun Kounic-strato), kunvenoj marde en restoracio U Jonáků, en la tiama Rudolf-strato (nun Česká). Kursojn en komerca lernejo gvidis profesoro Bohumil Hollman (1907) kaj Domin Konečný (1908).
1908: la aktiveco de la klubo malvigliĝis, ĉar ĝi estis trapasanta, same kiel la tuta movado, Ido-krizon. La kunvenoj okazis dufoje monate en Stopka-resto-racio. La Klubo eksiĝis el Bohema Unio Esperantista kaj transiris al Bohema Asocio Esperantista. Ĉar la Klubo restis fidela al la fundamenta Esperanto, forlasis ĝin Jan Kajš.
1909: prezidanto Albín Kroupa, revizoro, partopreninto de UK en Kembriĝo. El tiu tempo mankas informoj.

1910-1911[redakti | redakti fonton]

1910: Ĉeĥa Komerca Akademio de Brno aranĝis 24-tagan ekskurson al Balkana Duoninsulo kaj Malgranda Azio (Budapeŝto, Beogrado, Niŝ, Sofio, Istanbulo, Smirno, Ateno, Patrajo, Korinto, Korfuo kaj Brindisi). Kvankam inter la partoprenantoj estis homoj sciantaj hungare, serbokroate, bulgare, turke, greke kaj itale, jam en Budapeŝto finiĝis la iluzioj, malfacilaĵoj multiĝis kaj en Beogrado oni povis paroli pri malsukceso de la ekskurso. Sed inter la ekskursantoj estis du anoj de la E-klubo en Brno, kiuj en la kriza momento eklaboris, anoncadis al delegitoj kaj kluboj alvenon de la karavano kaj de tiam ĉio kvazaŭ sorĉe ŝanĝiĝis. La ekskursantoj estis ĉie atendataj de lokaj esperantistoj, kiuj volonte helpis, donis necesajn informojn, zorgis pri amika etoso kaj akompano tra urboj kaj ĉirkaŭaĵo. Dum ŝipado trans la Egean maron montriĝis, ke la ŝipkapitano estas esperantisto kaj la bona rezulto estis, ke ĉiuj partoprenintoj ĝuis la unuan klason anstataŭ la trian.
1910-1911: prezidanto Antonín Waiser, oficisto; la klubkunvenoj en restoracio U Jonáků kaj poste en strato Kozí; la ĉefa agado de la klubo estis kursoj kaj ilia afiŝado.
1911: la klubo solenis la unuan jardekon (3-5. 6). Venis esperantistoj el multaj lokoj de la tiama monarkio kaj saluttelegramoj el la tuta Eŭropo, ankaŭ de D-ro L. L. Zamenhof. Bohema Asocio Esperantista estis reprezentita de d-ro Stanislav Kamarýt, Akademia Fako Esperantista de Rudolf Hromada, ambaŭ el Prago. La kunvenojn prezidis d-ro Stanislav Schulhof el Pardubice, referis d-ro Kamarýt, solena oratoro estis direktoro Josef Krumpholc, komeniologo. Dum amika vespero en Litovel-restoracio Václav Odložilík detale priskribis la vojaĝon de la lernantoj de la Ĉeĥa Komerca Akademio de Brno al la Balkana Duonin-sulo. Inaŭguro de la jubilea soleno okazis en la malgranda halo de Besední dům, en vespera programo estis deklamitaj poemoj de Schulhof, monologo el Ifigenio en Taŭrido, kaj la sekvintan tagon oni ekskursis al Macocha.

1912-1914[redakti | redakti fonton]

1912-1913: prezidanto estis Domin Konečný.
1914: venis la unua mondmilito, terura suferado por ĉiuj, la laboroj por la movado estis interrompitaj.. Kaj kiam venis fino de la milito, la homoj sopiris pri eterna paco kaj subtenis ĉion, kio povus ĝin firmigi kaj sekurigi. Tial ankaŭ Esperanto, kreita por la amikeco inter la nacioj, mirige vastiĝis.