Historio de la Esperantista klubo en Brno (1939-1945)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La historio de la Esperantista klubo en la urbo Brno estas priskribita en apartaj artikoloj, el kiuj ĉiu priskribas unu periodon laŭ jar-intervaloj:

1900-1914 1919-1938 1939-1945 1946-1952 1952-1968 1969-1989 1990-nun



urbocentra panoramo de Brno

Jen la kroniko de 1939 ĝis 1945.

1939[redakti | redakti fonton]

1939: nova kurso, sed ĝi restis nefinita, intervenis la okupacio. En aprilo 1939 alveturis Gestapo al la tiama prezidanto de la Klubo prof. Theodor Kilian postulante de li la kluban korespondaĵon. Samtempe venis aliaj Gestapanoj al la tiama vicprezidanto Hoffner kun la sama postulo. Ambaŭ samideanoj deklaris, ke la kluba kore-spondaĵo troviĝas ĉe la sekretario. La sekvintan tagon venis gestapanoj al J. Vondroušek, sed tiu lerte informita de Kilian, forigis ĉiujn leterojn, kiuj povis esti danĝeraj. Kiel jam estis menciite, la Klubo ekde aŭtuno 1937 ĝis marto 1939 korespondis kun pluraj kluboj, ĉefe kun la klubo en Chingford apud Londono kaj informis la anglajn esperantistojn laŭ vero pri situacio en ĈSR, pri germanaj planoj kaj postuloj, la maja mobilizo, pri minoritataj rajtoj, minoritata juro ĉe ni, pri la septembra krizo kaj fina kapitulaco ktp. Ĉe J. Vondroušek estis faritaj du traserĉoj, la korespondaĵo kaj protokollibro el la jaro 1938 estis konfiskitaj.

1940-1944[redakti | redakti fonton]

1940: fine en junio Gestapo ordonis forigon de stacidomaj tabuloj kaj likvidon de la Klubo. Sed ankaŭ tiam ĉiu firme staris sur sia loko kaj nur fine de aprilo, kiam komenciĝis domtraserĉoj kaj kruda enketado ĉe Gestapo, estis rekomendite al la kursanoj disiri. La klubvesperoj plu daŭris, ankaŭ en la jaro 1940, sed ne plu en aparta ejo. En junio 1940, laŭ ordono de Gestapo kaj minaco, ke sekvos la plej severaj punoj, la Klubo formale likvidiĝis. Malgraŭ tio la kunvenoj sekrete plu daŭris, ĝis aŭtuno l94l, kiam estis proklamita escepta punrajto. Plenajn ses jarojn daŭris la milito detruinta kelkdek milionojn da homoj kaj senmezurajn valorojn. Kaj kion neniu ĉesis kredi realiĝis, plejparte ni ĝisvivis la grandegan feliĉon, la pacon kaj liberon.

1945[redakti | redakti fonton]

1945: la unua postmilita kunveno (12.6. je dat-reveno de likvido de la klubo la 12.6.1940) elektis kiel prezidanton Josef Vondroušek; aperis novaj laborantoj, kiel profesoro de konser-vatorio Vilibald Scheiber, D-ro Jan Geryk k.a.; la Klubo estis la unua, kiu rekomencis agadon en la liberigita Ĉeĥoslovakio, per regulaj kunvenoj kun firma programo; Bedaŭrinde la radio-stacio de Brno estis tiom detruita pro la militsekvoj, ke la tradicion de "Verda Stacio" devis transpreni Prago.