Historio de la Esperantista klubo en Brno (1919-1938)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La historio de la Esperantista klubo en la urbo Brno estas priskribita en apartaj artikoloj, el kiuj ĉiu priskribas unu periodon laŭ jar-intervaloj:

1900-1914 1919-1938 1939-1945 1946-1952 1952-1968 1969-1989 1990-nun



urbocentra panoramo de Brno

Jen la kroniko de 1919 ĝis 1938.

1919[redakti | redakti fonton]

1919: reviviĝas la klubo, kiun prezidis Inĝ. Jaroslav Sítko; publikaj kursoj en pluraj lernejoj, por fervojistoj kaj blinduloj. profesoro Inĝ. Vincenc Kroužil plurfoje prelegis pri Esperanto kaj gvidis kursojn en Industria lernejo kaj Komerca Akademio. Aperis pluaj aktivuloj: fakinstruisto Jan Šembera kaj Josef Jeřábek, gimnazia profesoro Rudolf Fridrich, d-ro Josef Barvíř kaj aliaj.

1920[redakti | redakti fonton]

1920: la Klubo ŝanĝis sian nomon je Esperantista klubo en Brno, Ĉeĥoslovakio. Ĵurnaloj ofte raportis pri la movado, estis aranĝita ekspozicio en librovendejo de Barvič. La kunvenoj okazis en Akademia kafejo.

1921[redakti | redakti fonton]

1921: prezidanto iĝis prof. Inĝ. V. Kroužil; direktoro J. Krumpholc prelegis en Instruista Asocio de Brno, ing. Kroužil en la Soci-eto de Inĝenieroj kaj Arkitektoj. Plie li ĉeĥigis anglan broŝuron de T. Gueritte Esperanto, mezinárodní jazyk inženýrů (Esperanto, internacia lingvo de inĝenieroj), kaj esperantigis verkon de Arne Novák Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo. Per ministeria dekreto el la 27.10. l921 li estis nomumita ekzamena komisaro de Esperanto por burĝaj lernejoj. En traduko de d-ro J. Barvíř aperis kompilaĵo Moravia Karsto de K. Absolon kaj ampleksaj enkondukoj al du gravaj folkloraj verkoj de Joža Uprka Ligado de kapotukoj kaj Pilgrimo ĉe Sankta Antonio,. Enkadre de la 13-a UK en Prago la Klubo organizis ekskurson por 800 partoprenantoj al Macocha.

1922[redakti | redakti fonton]

[[1922]: Fronte de la Klubo estis profesoro Rudolf Fridrich; la I-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso en Brno (ĉ. 300 partoprenantoj) en parlamentejo de la Malnova Landa Domo; por la kongresanoj aperis Gvidlibro pri Brno, preparita de Jan Šembera, R. Fridrich kaj Josef Jeřábek.

1923[redakti | redakti fonton]

1923: la Klubo partoprenis Ekspoziciajn Foirojn de Brno per propra ekspozicio en la malnova Komerca Akademio. La ekspozicion vidis dekmiloj da homoj, ĝi alportis ankaŭ financan profiton al la Klubo, kiu ricevis diplomon pro modela aranĝo.

1924[redakti | redakti fonton]

1924: denove fronte de la klubo estas Inĝ. J. Sítko; gesinjoroj Fridrich elfrancigis broŝuron Svaz národů o esperantu (Ligo de nacioj pri Esperanto); al la Klubo aliĝis direktoro de Komerca lernejo Josef Bednář kun modernaj propagandaj metodoj - li eldonis reklame tre efikan lernolibron de "Esperanto en dek horoj" (1925) kaj libron de gajaj rakontoj Barono Mensogbabilulo (1926); Esperanto daŭre instruata en diversaj lernejoj kaj kursoj, ankaŭ al fervojistoj, policistoj kaj en Fremdul-Asocio.

1925[redakti | redakti fonton]

1925: prezidanto estis denove profesoro R. Fridrich; somere venis 30 eksterlandanoj el naŭ nacioj por viziti la abismon Macocha. La Klubo prizorgis la akcepton kaj akompanon.

1926[redakti | redakti fonton]

1926: la jubileon de 25 jaroj solenis la Klubo en decembro en malgranda halo de Besední dům; Ota Petr kunaŭtoris Esperantan-ĉeĥan vortaron.

1927[redakti | redakti fonton]

1927: komenciĝis perradia kurso de Esperanto (publikigita samtempe en Radio-Journal), kiun gvidis J. Bednář; en semajna gazeto Nový lid (Nova Popolo), la plej disvastigita etika revuo (eldonkvanto 250 000 ekz.), aperis merite de direktoro Ota Petr konstanta Esperanto-kurso kaj rubriko, kiujn gvidis sekretario de la Klubo Josef Vondroušek dum kvar jaroj; en saloneto de Besední dům soleno omaĝe al 40 jaroj de Esperanto; koncerto de Kantista Kvarteto de J. Šembera kaj solo-dancoj de Zora Šemberová, posta unua baletistino ĉe la Landa Teatro.

1928[redakti | redakti fonton]

1928: por impona Ekspozicio de la Nuntempa Kulturo en Brno, kiun vizitis dekmiloj da eksterlandanoj, la Klubo atingis eldonon de esperantlingvaj prospektoj kaj dissendis 5000 ekzemplerojn en la tutan mondon; Esperanto en la Ekspozicio estis reprezentita fare de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista kaj en la lerneja fako per laboro de lernejestro Albín Neužil el Olomouc; grandan intereson pri la Ekspozicio uzis la Klubo por kunvoki al Brno Renkontiĝon de moraviaj kaj sileziaj esperantistoj (7.-8. 7).

1929[redakti | redakti fonton]

1929: prezidanto fariĝis direktoro J. Bednář; somere venis ĉ. 400 eksterlandanoj, revenantaj el la UK en Budapeŝto; la Klubo aranĝis por ili amikan vesperon en Besední kaj trarigardon de la urbo; plurajn grupojn gvidis tra la urbo ankaŭ policistoj kun ŝildeto Esperanto, kio vekis favoran impreson en la gazetoj.

1930[redakti | redakti fonton]

1930: prezidanto estis J. Vondroušek; la Klubo komencis eldonadi multobligitan informilon Informa Bulteno de Esperantista klubo en Brno, ĉar la revuo La Progreso ĉesis aperi pro financaj malfacilaĵoj; la informilo estis modesta, kvarpaĝa, aperadis neregule, dum du jaroj kaj duono aperis entute 14 numeroj (redaktis s-ano Inĝ. Ernesto Sonnenfeld, elmigrinta en 1938 al Montevideo, tradukinto de ĉefverko de la argentina literaturo, Martin Fierro de Jose Hernandez).

1931[redakti | redakti fonton]

1931: nova prezidanto estis inspektoro František Baďura; la klubaj kunvenoj okazantaj ekde 1923 en lernejo ĉe Veveří strato 28 transiras al nova klubejo en la tiama hotelo Passage, klubejo apartigita, bone lokita, plene konvenanta al la kulturaj kaj societaj bezonoj; la Klubo aranĝis du publikajn paroladojn de usona ĵurnalisto Jozefo Scherer el Los-Anĝeleso, speciala komisiito de Internacia Centra Komitato en Ĝenevo, entrepreninta vojaĝon ĉirkaŭ la mondon kun celo vastigi sciojn pri la internacia lingvo.

1932[redakti | redakti fonton]

1932: en la 5-a Kongreso por la Seksa reformo, internacia kuracista kongreso, okazinta en Brno septembre, Esperanto estis unu el la oficialaj lingvoj (D-ro Leumbach el Kopenhago prelegis en Esperanto); la Klubo preparis tradukon de la ampleksa programo kaj la kluba anaro amase partoprenis en ĉiuj publikaj kunvenoj de la kongreso; la unua perradia prelego (parolis F. Baďura) havis internacian eĥon, sekvis pluraj prelegoj kaj ekde tiam "Verda Stacio" havis firman lokon en la radio de Brno. Esperantlingvaj prelegoj estis regulaj, kunlaboris pluraj anoj de la Klubo (J. Šamla, M. Strejčková, reĝisoro Dalibor Chalupa, kaj poste speciale profesoro Theodor Kilian el Třebíč); la prelegoj informis la mondon pri nia ŝtato kaj popolo, vivo kaj artoj, kaj laŭ sugesto, instigo kaj senpera helpo de Inĝ. Antonín Slavík (direktoro de Radio-Journal en Brno, ekzekutita en 1942 en Berlino de nazioj) estis disaŭdigitaj dramverkoj RUR, La Blanka Malsano, Grandhotelo Nevada, operoj Vendita Fianĉino, operetoj Pola Sango, Sur Rozoj Sternite, kabaretoj ktp., en kiuj rolis aktoroj kaj artistoj de la Landa Teatro en Brno, kiel Karel Höger, Zdenka Švabíková, František Kožík, Jarmila Lázničková, Josef Bezdíček, Vladimír Leraus, Jarmila Kurandová k.a.; la Klubo komisie vendadis eldonaĵojn de la eldonejo Literatura Mondo.

1933[redakti | redakti fonton]

1933: kiel prezidanto elektita František Válka, aŭtoro de la verketo Všude dobře, doma nejlépe (la libreto rememoras la dudekjaran restadon de la aŭtoro en Brazilo); en la komitaton eniras Theodor Kilian el Třebíč, gvidanta tri radio-kursojn (1932-1933).

1934[redakti | redakti fonton]

1934: prezidanto iĝis Jaromír Hoffner; la Klubo aranĝis prelegon de Afrikano Kola Ajay el Lagoso el Niĝerio en plenplena halo de Masaryk-Universitato (oktobre) kaj du prelegojn en lernejoj; en novembro ĉeĥlingve parolis en la granda halo de Stadiono D-ro Augustin Pitlík el Prago pri la Tutmonda Ekspozicio en Ĉikago; la Klubo disponis pri pluraj inform-vitrinoj, ankaŭ en la stacidomo.

1935[redakti | redakti fonton]

1935: la VI-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso (27.-29.9.) en salono de hotelo Passage (interkonatiĝa kaj amika vesperoj), en Stadio (inaŭguro kaj artvespero) kaj en Kleriga Domo de Brno (laborkunsidoj); oni povis ĉeesti Diservon en la internacia lingvo kaj partopreni la faman aŭto-konkurson sur Masaryk-Ringo; la tutan kongreson ĉeestis la registara konsilisto Hugo Steiner, fondinto de la Internacia Muzeo de Esperanto en Vieno; partoprenis 209 homoj kaj venis salutoj el Ministerio pri eksterlandaj aferoj, el Ministerio pri lernejoj, Ministerio de komerco.

1936[redakti | redakti fonton]

1936: nova prezidanto fariĝis Theodor Kilian (ĝis 1940); la kluba sekretario estis seninterrompe ekde 1928 J. Vondroušek; la 18-an Internacian Kongreson de Katolikaj Esperantistoj (4.-9.8.) partoprenis pli ol 250 homoj el 14 landoj; preparis Klubo de Katolikaj Esperantistoj en Brno, sub prezidanteco de Aleš Berka, kiu ankaŭ fondis Eldonejon de Malkaraj Libroj (EML); Internacia Ekspozicio de Esperanto en haloj de la Industria Muzeo; aŭtunan Ĉe-metodan kurson de invitita estono Henriko Seppik (lektoro de Universitato Tartu) partoprenis kelkcent homoj.

1937[redakti | redakti fonton]

1937: en januaro denove prelegis Jozefo Scherer kaj H. Seppik; somere venis Kolomano Kalocsay kaj Ludoviko Tárkony; la Klubo direktis ĉiun sian aktivecon al ĝusta informado de eksterlando pri nia ŝtato.

1938[redakti | redakti fonton]

1938: por aŭtuno estis entreprenitaj vastegaj aranĝoj, ampleksa kampanjo, sed ĉio preterpasis pro la krizaj kaj tragediaj septembraj kaj oktobraj tagoj; post la kapitulaco de Ĉeĥoslovakio la aktiveco de la Klubo tre moderiĝis, sed ne ĉesis.