Jarmila Kurandová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarmila Kurandová
Persona informo
Naskonomo Marie Martínková
Naskiĝo 30-an de januaro 1890 (1890-01-30)
en Veselá (distrikto Pelhřimov)
Morto 6-an de decembro 1978 (1978-12-06) (88-jaraĝa)
en Brno
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo aktoroesperantistopedagogo
vdr

Jarmila KURANDOVÁ (naskiĝis la 30-an de januaro 1890 en Veselá - mortis la 6-an de decembro 1978 en Brno) estis grava ĉeĥa aktorino, tutnacie konata el filmoj, televido kaj teatro.

En la 1930-aj jaroj ŝi rolis esperantlingve en Verda Stacio. Rolojn en filmoj ŝi ricevis kiel 50-jarulino, tial ŝi ludis kutime patrinojn kaj avinojn. Ŝia plej fama rolo estas vartistino en la fabelo Princidino kun ora stelo (ĉeĥe: Princezna se zlatou hvězdou).

Filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Panter čeká v 17,30 (Pantero atendas je la 17,30 h - 1972) - avino
  • Babička (Avino,1971) avino
  • Nahota (Nudeco, 1970) - dommastrino
  • Barometr (Barometro, 1969)
  • Tři zlaté vlasy děda Vševeda (Tri oraj haroj de Avo Ĉioscianto, 1963) - sortistino
  • Čas jeřabin (La tempo de sorpoj, 1963) - patrino
  • Deváté jméno (La naua nomo, 1963) - patrino
  • Pouta (Katenoj, 1961) - onklino
  • Dařbuján a Pandrhola (Dařbuján kaj Pandrhola, 1960) - akuŝistino
  • Rychlík do Ostravy (Ekspresa trajno al Ostrava, 1960) - onklino
  • Smyk (Jora glito, 1960) - patrino
  • Vyšší princip (Supera principo, 1960) - najbarino
  • Princezna se zlatou hvězdou (Princidino kun ora stelo, 1959) - vartistino
  • Život pro Jana Kašpara (Vivon por Johano Gasparo, 1959) - patrino
  • Zlatý pavouk (Ora araneo, 1957) avino de Maria
  • Advent (Advento, 1957) Plesnička
  • Rudá záře nad Kladnem (Ruĝa brilo super Kladno, 1956) s-ino Minaříková
  • Neporažení (Nevenkitaj, 1956) s-ino Chválová
  • Psohlavci (Hundkap-ŝildanoj, 1955) patrino
  • Botostroj (Ŝumaŝino, 1954) patrino
  • Přicházejí z tmy (Ili venas el la mallumo, 1954) Agnesa Martincová
  • Konec strašidel (Fino de fantomoj, 1953) s-ino Zapletalová
  • Mladá léta (Junaj jaroj, 1953) patrino
  • Usměvavá zem (Ridetantalando, 1952) s-ino Holubová
  • Pyšná princezna (Fiera princidino, 1952) kampulino
  • Posel úsvitu (Mesaĝinto de la tagiĝo, 1951)
  • Vstanou noví bojovníci (Leviĝos novaj batalantoj, 1950) - patrino
  • Dva ohně (Du fajroj, 1950) s-ino Kramerová
  • Rodinné trampoty oficiála Třísky (Familianoj klopodoj de oficisto Tříska, 1949) ewdzino
  • Svědomí (Konscienco, 1948) - virino en homamaso
  • Ves v pohraničí (Ĉelima vilaĝo, 1948) Marinjo
  • Týden v tichém dome (Semajno en kvieta domo, 1947)
  • Pancho se žení (Pancho edziĝas, 1946) - patrino
  • Čtyři lidé - jedna řeč (Kvar homoj - unu lingvo, 1939)