Historio de la Esperantista klubo en Brno (1946-1952)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La historio de la Esperantista klubo en la urbo Brno estas priskribita en apartaj artikoloj, el kiuj ĉiu priskribas unu periodon laŭ jar-intervaloj:

1900-1914 1919-1938 1939-1945 1946-1952 1952-1968 1969-1989 1990-nun



urbocentra panoramo de Brno

Jen la kroniko de 1946 ĝis 1952.

1946[redakti | redakti fonton]

1946: la plej gravaj entreprenoj de la Klubo estis: modela kaj alloga libro-ekspozicio en librovendejo Komůrka, suk-cesa partopreno en la Tutŝtata Filatela Ekspozicio, prizorgado de 12 propagandaj vitrinoj, sukcesa kunlaboro kun Lernejo de Laboro ÚRO; ĉe Unua Maŝinfabriko de Brno estiĝis kurso gvidata de Rudolf Nečas en Kuklenská-strato.

1947[redakti | redakti fonton]

1947: ankoraŭ pli ampleksa ekspozicio de Esperanto-libro, en ĵurnaloj aperis pli ol 100 pagitaj anoncoj kaj informoj, en 11 kinejoj estis tutjara konstanta reklamo por Espe-ranto (bele ellaborita diapozitivo), kaj al ĵurnalo Čin estis almetitaj 10.000 informiloj; prelegoj de eminenta sveda sociala kaj poresperanta laborantino Anna Alamo el Stokholmo en aŭlo de Masaryk-Universitato (pli ol 400 aŭskultantoj, interpretis J. Vondroušek), sekvis plua prelego en kinejo Metro (700 studentoj kaj profesoroj, interpretis Josef Vítek el Prago kaj okaze de infan-soleno partoprenis kelkcent ĉeestantoj, tradukis J. Vítek);. en aŭditorio de Medicina Fakultato prelegis D-ro A. Baur el Berno (interpretis Jiří Kořínek); por ekspozicio "Verko de Petr Bezruč" havigis la klubo materialojm kaj aranĝis tien du grup-ekskursojn; por rememorigi 60 jarojn de Esperanto estis eldonitaj grandaj artismaj afiŝoj en granda kvanto kaj distribu-itaj laŭdezire al pluraj kluboj de nia respubliko (Prago, Liberec, Karlovy Vary, Olomouc k.a.).

1948[redakti | redakti fonton]

1948: koncerto de esperantisto Nuni Nanev, membro de Sofia Opero, plue koncerto de kantistino M. Santreuil el Parizo, ankaŭ samideanino; pli ol 30-membra aŭtobusan karavano el Danlando (trarigardo de la urbo, vizito al Macocha, amika vespero kun la kultura programo); en Židenice en gastejo "u Drápalů" 44 gesamideanoj fondis lokan grupon de EAĈSR.

1949[redakti | redakti fonton]

1949: vizito de skota poeto Reto Rossetti kun la edzino; karavano el Nederlando, 50 personoj, nederlandanoj kaj belgoj (akcepto ĉe prezidanto de la Centra Nacia Komitato B. Ubr).

1950[redakti | redakti fonton]

1950: la VII-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso en Brno (27.-29. 5.) sub honora patroneco da la Centra Nacia Komitato (1100 homoj) kun solena koncert-vespero (tradukoj de R. Hromada, Jindřich Ježek, J. Kořínek, Miloš Lukáš, Tomáš Pumpr, St. Schulhof, Frant. Vaněk, piano-akompano de prof. Vilibald Scheiber, deklamado de Zd. Švabíková-Kožíková, Vl. Leraus, kantado Věra Borská, Eliška Kalousová, D-ro J. Hromádka, prof. J. Válka, kabaredaj kantoj R. Stolař, Fr. Crha, Vanda Zitová, dramo Eva Suchardová kaj Valda Vinař); Stalin-tezoj pri la lingvoscienco kaŭzis malfavoran sintenon de la partiaj instancoj al Esperanto (ekde 1949 estis la Klubo sub polica inspekto, okazis pluraj enketadoj ĉe la ŝtata polico, la kursoj ne rajtis esti afiŝataj)

1951[redakti | redakti fonton]

1951: aŭtune ekspozicio de la internacia lingvo enkadre de Ekspoziciaj Foiroj de Brno, en la rotondo; la Klubo solenis 50 jarojn de sia ekzistado (17.-18.11.), venis nestoroj, lernejestro Theodor Čejka el Bystřice pod Hostýnem, instruisto Josef Záboj, al la programo kontribuis M. Adamcová, Eva Suchardová, L. Kovář, St. Fröhlich, s-ino Orlová, Frant. Crha, Míla Režná, Vilibald Scheiber, Alena Horáková, Věra Borská, Václav Kvarda, J. Kořínek, D. Chlubnová, Ĥoro de la kluba junularo; la Klubo transiris, laŭ la leĝo pri organizoj, kiel interes-rondeto, al Kleriga Akademio Komenský, poste al Kleriga Kunularo de urbo Brno kaj fine al Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno; la grupo en Židenice fariĝis Esperanto-rondeto de Entreprena Klubo ĉe Unua Maŝinfabriko de Brno kun 21 membroj.

1952[redakti | redakti fonton]

1952: la Klubo decidis eldonadi Bultenon (jare 5-6 n-roj, plejparte dupaĝaj, eldonkvanto 550 ekzempleroj).