Verdabbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verdabbio
Blazono de Verdabbio
Verdabbio, vidita de Cama
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Roveredo
Koordinatoj  46° 16′ 0″ N 9° 9′ 0″ O / 46.26667 °N, 9.15000 °O / 46.26667; 9.15000 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 0″ N 9° 9′ 0″ O / 46.26667 °N, 9.15000 °O / 46.26667; 9.15000 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 13,13 km²
Alteco 604 m super marnivelo
Poŝtkodo 6538
Komunumkodo 3836
Mapo de Verdabbio

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Verdabbio estas komunumo de la komunumaro Roveredo kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 157 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Verdabbio situas en la Valo de Mesoko ĉe la bordo de la rivero Moësa. La vilaĝo Verdabbio situas sur teraso proksimume 300 metrojn super la fundo de la valo sur alteco de 604 m s.m. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Valdort sur alateco de 509 m s.m. iomete oriente sub la ĉefvilaĝo, kaj Piano di Verdabbio sur alteco de 370 m s.m. en la fundo de la valo ĉe la okcidenta bordo de Moësa en nordo de la komunumo. Al la komunumo apartenas ankaŭ eksklavo ĉe la norda flanko de la valo de Cama kun la alpopaŝtejoj Alp di Brion, Alp di Besarden kaj Alp de Broieta.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Verdabbio limas en nordo al Cauco, en nordoriento al Lostallo, en oriento al Cama, en sudoriento al Leggia, kaj en okcidento al Santa Maria in Calanca. La eksklavo en la Valo de Cama limas en nordo al Lostallo, en oriento al Gordona (Italio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Verdabbio situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kun escepto de Piano de Verdabbio, tra kiu pasas la kantona ĉefvojo. La vilaĝo Verdabbio estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Grono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Verdabbio datiĝas el la jaro 1203 kiel Vertabio. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Verdabbio apartenis al la meza flago de la Supera Tribunalo de Mezoko kaj al la vikarejo de Roveredo. Per la administracia reformo Verdabbio fariĝis komunumo de la komunumaro Roveredo en la grizono distrikto Moësa.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]