Saltu al enhavo

Verdtiga giganta bambuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Phyllostachys viridis

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Bambuzoideoj Bambusoideae
Genro: Phyllostachys
Phyllostachys viridis
(R.A.Young) McClure, 1956
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Phyllostachys viridis [filostakis viridis] aŭ verdtiga giganta bambuo, estas specio de bambuo, en genro Phyllostachys (filostakio).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi atingas 9-12 m inter favoraj cirkonstancoj. La tigoj atingas diametron de 6-10 cm, havas helverdan koloron kaj ĉe la nodoj blankajn ringojn. Ĉe la maljunaj specoj, la tigo estas malhelverda.

Ĝi bezonas multe da akvo kaj nutraĵo.

Homa uzo[redakti | redakti fonton]

Oni ofte plantas ĝin kiel ornamplanton, kies fortaj tigoj povas servi kiel bariloj, planta muro. Ĝi toleras malvarmon ĝis -20-23 °C, la burĝonoj havas agrablan guston. Ĝi toleras eĉ la duonombrajn lokojn.