Verkoblokado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reprezento de verkoblokado de Leonid Pasternak

Verkoblokadoblokado de verkisto estas psikologia mensostato kiu povas okazi al verkistoj kaj ankaŭ al aliaj kreivaj artistoj, laŭ kiu ili povas perdi la kapablon krei novan krematerialon aŭ la atendita laboro suferas prokrastojn. Tiu ĉi kondiĉo gamas el malefikeco generi novajn ideojn ĝis la malkapablo produkti novan materialon dum kelkaj tagoj, foje dum jaroj kaj eĉ porĉiame. Laŭlonge de la historio, la blokado de la verkisto estis dokumentita afero.[1]​ Konataj estas ekzemple la kazoj de F. Scott Fitzgerald,[2] kaj la kartunisto Charles M. Schulz, dum en aliaj kazoj tre diversaj faktoroj povas rezulti en la fakto ke verkisto ne plu verkas, kiel ekzemple ĉe Salinger kaj Juan Rulfo. La psikologian kondiĉon por la unua fojo priskribis en 1947 la psikoanalizisto Edmund Bergler.[3]​ La esplorado pri tiu kondiĉo floris ĉefe dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Aparta kondiĉo estas la nomita "sindromo de la blanka paĝo", kiu konsistas en la timo de la verkisto ekverki sur malplena spaco, kiam ne venas ekideoj; foje oni sugestis kiel solvo ekskribi kelkajn vortojn eĉ sensencajn aŭ senrilatajn al la afero por eviti la "timigan" blankegon. Alia simila situacio estas la "podia timego" aŭ "sceneja timego", suferita de publikaj agantoj, kiel aktoroj, kantistoj, oratoroj, politikistoj ktp., kiuj subite malkapablas ekparoli.

Estas multaj specoj de blokadoj, unu el ili estas situacio de "elĉerpiĝo". La imago, kaj la aro de ideoj ne sukcesas renovigi sin. La verkisto havas vortojn, sed havas nenion por skribi. Alia speco de blokado, ne devenas de la manko de ideoj sed de perfektismo; Tiu ĉi blokado devenas de la sento, ke la frazoj, kiujn la verkisto skribas, ne sufiĉe sukcesas. La verkisto sentas frustriĝon ĉar ŝi ne kapablas skribi tion, kion ŝi devas diri en akceptebla maniero. James Joyce, estas ekzemplo de verkisto, kiu alfrontis tia blokado.

Malgraŭ la evidentaj mankoj estiĝantaj de la blokado, multaj asertas, ke ĝuste el tiuj blokadoj efektive aperas kaj trarompas la plej sukcesaj tekstoj. Ekzemple, la fama rakonto de Borges, Borges y yo (Borges kaj mi), estis verkita el verkblokado. Aliaj ankaŭ asertas, ke Ŝekspiro iam verkis unu el siaj sonetoj tiam kiam il renkontis ian blokadon.

En la epoko de la Artefarita intelekto, verŝajne la blokado ŝanĝiĝos en sia formo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clark, Irene. "Invention." Concepts in Composition: Theory and Practice in the Teaching of Writing. 2a eld. New York: Routledge, 2012. Print.
  2. Rienzi, Greg. "Great Scott: Fitzgerald's Baltimore." The JHU Gazette. Johns Hopkins University. 28a de Septembro 2009. Web. Alirita la 19an de Februaro 2012
  3. Akhtar, Salman (1a de januaro 2009). Comprehensive dictionary of psychoanalysis. Karnac Books. p. 310. ISBN 978-1-85575-860-5. Konsultita la 17an de oktobro 2011.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bloqueo del escritor en la hispana Vikipedio.