Vertavillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vertavillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34219
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 4° 20′ U (mapo)41.831944444444-4.3272222222222Koordinatoj: 41° 50′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vertavillo (Provinco Palencio)
Vertavillo (Provinco Palencio)
DEC
Vertavillo
Vertavillo
Situo de Vertavillo
Vertavillo (Hispanio)
Vertavillo (Hispanio)
DEC
Vertavillo
Vertavillo
Situo de Vertavillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vertavillo [+]
vdr

Vertavillo [bertaBIljo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Vertavillo estas etimologie komprenebla kiel aludo al iama urbo de antaŭromiaj vakceoj nome Breto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urba vidaĵo kaj arko de la murego.
Preĝejo de Sankta Mikaelo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 57,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 169 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 550 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 32 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis setlejo jam en malfrua Ferepoko de vakceoj kaj poste de romianoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento fare de la reĝo Alfonso la 3-a, kaj en la 10-a jarcento la loko estis murigita post atakoj fare de islamanoj. Dum la Mezepoko ĝi aperis menciita kiel Bretauello (en 1141) kaj Bretauiello, en la 15-a jarcento kiel Bertauello.

En 1532 Karolo la 1-a donis la titolon de "villa" (urbeto) kun propra jurisdikcio, liberigante ĝin disde Baltanás, kio estis markita per la starigo de la pilorio. Fine de la 16-a jarcento, Vertavillo havis 892 loĝantojn kaj meze de la 19-a jarcento 697. Laŭlonge de la 20-a jarcento, la loko suferis iompostioman procezon de senloĝigon, kiel ofta evoluo en la kastilia ruro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj; tiukadre ambaŭ aperas simbole en la dekstra duono de la blazono) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj. Fakte la tuta loĝloko estas Histori-Arta Monumento ekde 1960. La loĝloko havas mezepokan muregon, la preĝejon de Sankta Mikaelo, la ermitejo de Santo Ceusto del Consuelo kaj pilorion de la 16-a jarcento, pro kio ĝi estas deklarita Havaĵo de Kultura Intereso (BIC).​

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]