Vervins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vervins (stacidomo).
Vervins
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Pikardio
Departemento Aisne
Arondismento Arondismento de Vervins (ĉefurbo)
Kantono Vervins (ĉefurbo)
Komunumaro Communauté de communes de la Thiérache du Centre
INSEE kodo 02789 [+]
Poŝtkodo 02140
Kodo laŭ INSEE 02789
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jean-Pierre Balligand (PS , 2001-2008)
Demografio
Loĝantaro 2 653  ((1999))
Loĝdenso 256,3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 50′ N, 3° 55′ O (mapo)49.8353.9091666666667Koordinatoj: 49° 50′ N, 3° 55′ O (mapo)
Alto 147 m (de 120 m al 208 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1 035 ha (10,35 km²)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Vervins (Aisne)
Vervins (Aisne)
DEC
Vervins
Vervins
Situo de Vervins

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vervins [+]
vdr
Blazono de Vervins
Blazono de Vervins

Vervins estas franca komunumo, lokita en la departemento Aisne kaj en la regiono Pikardio. En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj Vervinois.

Kvankam ĝi estas malgranda urbo kun nur 2 600 loĝantojn, Vervins estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras arondismenton.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vervins, la plej grava urbo de la natura regiono Thiérache, estas urbeto lokita ĉe unu el la bordoj de la rivereto Vilpion, branĉrivero de la Serre, 38 kilometrojn nordoriente de la prefektejo Laon.

La najbaraj komunumoj, en la kantono de Vervins, estas La Bouteille, Fontaine-lès-Vervins, Gercy, Hary, Landouzy-la-Cour kaj Thenailles.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio[redakti | redakti fonton]

Vervins estis menciita por la unua fojo de la greka klerulo Ptolemeo, sub la nomo Verbinum. La urbo troviĝas ĉe malnova romia vojo : oni cetere malkovris romiajn ruinojn (teatrejo, statueto de Merkuro).

Dum Mezepoko, Vervins fariĝis la centro de episkopejo.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marto 1983 2008 Jean-Pierre Balligand PS


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
17931866191119361946196219821999
3 1002 7323 2062 9032 7202 7352 7212 653

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urbdomo de Vervins

La paroĥa preĝejo Notre-Dame estis konstruita inter la 12-a kaj la 13-a jarcentoj, sur la loko de antaŭa preĝejo menciita ekde 1135. Ĝi estas posedita de la komunumo, kaj estis restrukturita aŭ renovigita en 1553, 1555, 1700, 1701, 1723, 1870, 1876 kaj 1879. La preĝejo estis klasifikita kiel "monumento historia" laŭ akto de la 7-a de oktobro 1975.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]