Vesna (filmo)
Vesna | |
---|---|
Dosiero:Vesna(slovenian movie).jpg | |
filmo | |
Originala titolo | Vesna |
Originala lingvo | slovena lingvo |
Kina aperdato | 1953 |
Ĝenro | romantika komedio |
Reĝisoro(j) | František Čáp |
Scenaro | Matej Bor • František Čáp |
Muziko de | Bojan Adamič |
Ĉefrolantoj | Metka Gabrijelčič Franek Trefalt Janez Čuk Jure Furlan Stane Sever Elvira Kralj Frane Milčinski - Ježek |
IMDb | |
Vesna estas slovena romantika komedio direktita de František Čap en 1953. Ĝi estas konsiderata unu el la plej spektataj slovenaj filmoj.[1] Ekde Decembro 2023 ĝi estas spektebla per subtekstoj en Esperanto.[2] En 1957 oni filmis ĝian daŭrigon nomitan Ne čakaj na maj ("Ne atendu ĝis Maj').
Anoj de porprogresanta kurso de Esperanto en Izola subtekstigis la filmon al Esperanto[3].
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Samo, Sandi kaj Kristof prepariĝas por la abiturienta ekzameno. Ili elpensis ideon, kiamaniere ili povus akiri la matematikajn taskojn de ilia profesoro, helpe de lia filino, moknomita Hiperbola. Ili skribis al ŝi amleteron. Ĉar ili ne konas ŝian realan nomon, ili nomas ŝin Vesna (diino de printempo en slava mitologio). La vera filino de la profesoro, la alloga Janja, neatendite aperas en la amrendevuo.
Dum la amrendevuo Samo kaj Vesna/Janja enamiĝis. Kiam Vesna/Janja ekscias la veran kialon por la dekomenca intereso de Samo je ŝi, ŝi ne deziras vidi lin denove, sed poste ŝanĝas ideon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://sl.wikipedia.org/wiki/Seznam_najbolj_gledanih_filmov_v_Sloveniji
- ↑ [1] [2] [3]
- ↑ (eo) Lučka Lešnik, Slovenio: Zamenhof-Festo en Isola kun ĵus tradukita filmo, La Ondo de Esperanto, p. 29, n-ro 4 (2023)