El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vespero estas parto de la diurno. Ĝi estas la periodo kiu komenciĝas per krepusko kaj daŭras ĝis la nokto. Dum malfrua vespero regas - krom dum noktomeza suno en la arkta cirklo - mallumo, t.e. ke la sunradioj ne plu atingas la teron.
Oni parolas kutime pri vespero sendepende de mallumo. La plej multaj homoj difinas la komencon de vespero ĉirkaŭ la 17-a aŭ la 18-a horo.
La vespermanĝo estas la manĝo de la vespero. Vespera etoso ofte rilatas al sunsubiro aŭ krepusko. Kelkaj floroj, kiel ekzemple enoteroj, germane nomataj noktokandeloj ekfloras nur verspere.
|
| „ Vespere oni saĝiĝas pri la pasinta tago, sed neniam sufiĉe por la venonta. ” | — Friedrich Rückert |
|
|
| „ Vespero, dum kiu ĉiuj ĉeestantoj tute samopinias, estas perdita vespero. ” | — Albert Einstein |
|
|
| „ Bona vespero alvenas, kiam mi laboradis la tutan tagon. ” | — Goethe, Lebensgenuß |
|
Ekzistas pluraj proverboj pri vespero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
| „ Antaŭ vespero ne estu fiera. ” |
|
|
| „ Eĉ por plej terura tago venas vespero. ” |
|
|
| „ Eĉ por plej terura tago venas vespero. ” |
|