VfL Bochum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VfL Bochum
futbala klubo
Kluba nomo  VfL Bochum 1848
Fußballgemeinschaft e. V.
Fondita  14-a de aprilo 1938
Stadiono  Rewirpower-stadiono
Kapacito  29 299
Prezidanto  estraro Wilken Engelbracht kaj Christian Hochstätter (stato julio 2014)
Trejnisto  Peter Neururer
Ligo  dua germania ligo de futbalo
2021/22  13-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La asocio Verein für Leibesübungen Bochum 1848 – Fußballgemeinschaft, mallonge VfL Bochum, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la industria urbo Bochum de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi en sia nuna formo fondiĝis en 1938, sed antaŭaj organizaĵoj fontas jam el 1848. Klubaj koloroj estas bluo kaj blanko. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu nun konkuras en la dua nacia ligo de futbalo, sed en parto de sia historio ankaŭ havis signifan rolon en la unua germania ligo de futbalo, nomata Bundesliga. Tamen la klubo havas teamojn ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj, de viroj kaj de virinoj, de plenkreskuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj. Temas pri la disciplinoj atletiko, badmintono, basketbalo, dancado, gimnastiko, hokeo, manpilko, naĝado, skermado, tabloteniso, teniso kaj volejbalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]