Việt Trì
Etoso
Việt Trì | |||
---|---|---|---|
provinca urbo de Vjetnamio vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 277 539 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 2 484 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 19′ N, 105° 24′ O (mapo)21.313558333333105.39465277778Koordinatoj: 21° 19′ N, 105° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 25 m [+] | ||
Areo | 111,75 km² (11 175 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Việt Trì [+] | |||
Việt Trì estas urbo situanta 70 kilometrojn nordokcidente de Hanojo, en la nordo de Vjetnamio, en "Ngã Ba Hạc" (vojkruciĝo) sur la Ruĝa rivero (vjetname: Sông Hồng aŭ Hồng Hà), tie kie la Ruĝa rivero ricevas je sia dekstra bordo la Klaran riveron (Sông Lô), iomete malsupre de la loko, kie la Nigra rivero (Sông đà) jam ĵetis sin en la Ruĝan riveron je ties maldekstra bordo. Jen la kialo, laŭ kiu Việt Trì ankaŭ estas konata kiel "La Urbo de Kunfluoj".
En 2010, la urbo entenis 260 288 enloĝantojn. Tio kreskiĝis ĝis 277 539 loĝantojn en 2015.