Viadukto de Wiesen
Viadukto de Wiesen | |
---|---|
fervoja ponto • arkoponto | |
Situo | |
Koordinatoj | CH1903: 773924 / 173990 (mapo)46.6944444444449.7127777777778Koordinatoj: 46° 41′ 40″ N, 9° 42′ 46″ O; CH1903: 773924 / 173990 (mapo) |
Mapo | |
La Viadukto de Wiesen, en germana lingvo Wiesener Viadukt estas fervoja ponto en sudo de vilaĝo Wiesen GR, Davos Wiesen en svisa Kantono Grizono. La ponto estas en linio de RhB de Davos Platz–Filisur.
Loko
[redakti | redakti fonton]La viadukto superpasas la malgrandan riveron Landwasser nur 300 m sude okcidente de stacio Wiesen kaj havas en la suda parto separatan ponton por piedirantoj. En la okcidenta fino de viadukto estas malnova signalo. La iama signalo de tipo Hippsche Wendescheibe[1] ne funkcias hodiaŭ.
Historio
[redakti | redakti fonton]La projekto de viadukto estis de germana supra (ĉefa) inĝenero de RhB Friedrich Hennings. La estra inĝenero pri la konstruado estis ekde oktobro 1906 Hans Studer. La viadukto kostis 324 000 svisajn frankojn. Oni uzis la viadukton ekde la malfermo de linio en 1-a julio 1909. La helpa ligna konstruado estis projekto de G. Marasi (Lehrgerüst[2]). La konstruon faris la fama grizona ĉarpentista estro Richard Coray, oni uzis 500 m³-jn da ligno.
La fama artisto Ernst Ludwig Kirchner pentris en jaro 1926 la bildon «Brücke bei Wiesen», "Ponto ĉe Wiesen".
Teĥnikaj Datenoj
[redakti | redakti fonton]La konstruo kun unua relo havas altecon de 88 m kaj longecon da 204 m. La ĉefa arko havas larĝecon de nur 3,7 m. La ĉefa arko havas 55 m, kaj estas 2 okcidentaj arkoj kaj 4 orientaj arkoj de 20 m. La viadukto estas la plej granda ŝtona ponto de RhB, sed la ŝtala betona viadukto [3]Viadukto de Langwies de RhB estas ankaŭ plej granda.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
pendola trajno de Filisur pasis la viadukton
-
Vidaĵo de nordo de la viadukto dum somero
-
Vidaĵo de la Jenisberg-strato al direkto de viadukto
-
Ernst Ludwig Kirchner: Brücke bei Wiesen "Ponto ĉe Wiesen".
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gesellschaft für Ingenieurbaukunst (Hrsg.), Peter Marti, Orlando Monsch kaj Massimo Laffranchi: Schweizer Eisenbahnbrücken. 1-a eldono; Eldonejo: vdf Hochschulverlag AG, Zuriĥo 2001. ISBN 978-3-7281-2786-0.