Viaferatao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Du montogrimpistoj uzante viaferataon al Piz Mitgel.

El la itala via ferrata : fera vojo, viaferatao estas loko, kie oni sekure sed kelkfoje sporte povas grimpadi ĉe rokoj aŭ klifo. Oni grimpas vertikale, iras horizontale laŭ vertikala klifo, trairas simplajn pontojn el du aŭ tri kabloj. Temas pri pli sekura sistemo ol libera montogrimpado, kaj la vojo estas faciligita per metalaj ŝtupetoj aŭ teniloj, tiel ke oni ne bezonas serĉi siajn tenojn.

Uzata materialo[redakti | redakti fonton]

Por sekure iri laŭ viaferatao vi bezonas la jenan materialon:

  • Pelva balteo en kiu oni side pendas kaze de falo aŭ por iri per rulkablo
  • Du ŝnuroj kun po tenilo. La ŝnuroj estas binditaj ĉe la balteno kaj la teniloj fermiĝas formante ringojn. tiujn ringtenilojn oni alkroĉas ĉe kablo fiksita en la roko laŭ la vojo.
  • Mallonga ŝnuro kun pulio por veturi laŭ rulkablo.
  • Kasko por protekti sin de ŝtonetoj kiu povus fali el la klifo.

Ĉe la roko estas fiksita la jeno, kiu formas la vojon:

  • Kabloj laŭ 2-5 metraj sekcioj nomataj "vivlinioj", per kiuj oni sin sekurigas.
  • Metalaj simplaj ŝtupetoj.
  • Kelkfoje ŝtupetaro el ligno aŭ ŝnuro.
  • Kelkfoje simpla ponto inter du klifopartoj, konsistanta el unu, du, tri aŭ kvar kabloj. Se temas pri kvar kabla ponto, du el ili estas ligitaj per lingnaĵoj sur kiuj oni paŝas. Kun du aŭ tri kablaj pontoj, oni paŝas sur unu kablo kaj tenas sin per la manoj ĉe unu aŭ du aliaj. Unu kabla ponto estas fakte rulkablo sur kiu oni instalu sian pulion, kaj oni simple pendas sub ĝi lasante sin gliti se ĝi iras maldeklive, aŭ tirante sin permane se ĝi iras horizontale.

Diversaj viaferataoj[redakti | redakti fonton]

En Svislando:

En Francio: