Vico (Sos)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Vico
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Vico estas neloĝata loko en la municipo Sos del Rey Católico, kiu apartenas al komarko Cinco Villas en provinco Zaragozo de la historia hispana regiono Aragono.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo venas de la latina: "vicum" (malgranda kampara loko, vilaĝo). VīCUS estas vorto, per kiu ĝi estas farita referenco al loĝantarcentro de iu graveco, kutime ne fortikigita, sed ankaŭ ĝi havis la signifon en la latina de posedaĵo aŭ kampara bieno, kiu eble estas tiu, kiu konvenas ĉi tie. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vico estas unu el la plej malproksimaj neloĝataj vilaĝoj de Sos, sed tie fluas abunde konstanta akvo, en ĝi estis familiaj fruktoplantejoj, linaroj, vinberejoj, vinpremejoj kaj olivarbaretoj, same kiel brutoj por laboro kaj farmbienoj. Ĉiuj ĝiaj loĝantoj estis el Sos, sed ili havis sian laborejon en Vico, je duhora promenado for, transirante montaron. La posta forlaso de tiuj domoj ŝuldiĝis unue al uzado de maŝinoj en la kamparo, kaj poste al terfirmiĝo kaj tutmondiĝo de kultivaĵoj. [2]

En Vico estas granda areo de tero kun moderna irigacio. Vico estas tre proksima al Mamillas, kaj nuntempe estas parte ruinigita. Ĝi estas unu el la plej malproksimaj vilaĝetoj, je 13 kilometroj de Sos, preskaŭ en ĝia municipa limo. [2]

Koordinatoj[redakti | redakti fonton]

Jen sekve geografiaj datenoj de la vilaĝo Vico: [3]

  • Latitudo: 42º 25' 35" N.
  • Longitudo: 1º 16' 55" U.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 19-a jarcento tie loĝis 30 familioj, en 1924 la loĝantoj estis 44, en 1930 la nombro da loĝantoj falis al 28 kaj fine de la 20-a jarcento ankoraŭ estis malfermitaj 9 domoj. Nun ĝi estas tute neloĝata loko. [2]

Historio[redakti | redakti fonton]

En pasintaj tempoj en la vilaĝo Vico, ekzistis signifa nombro da familioj, kiuj vivis de agrikulturo kaj brutaro. Hodiaŭ la domoj, staloj kaj kokejoj estas tute forlasitaj. Nur granda ŝtona domo restas en bona stato kun sia reĝa portalo kaj ĝiaj fenestroj kun blankaj ĉirkaŭaĵoj kaj kun ĝiaj balkonoj kun fera balustrado. [4]

La plej multaj el la domoj de Vico originas de la 14-a kaj 15-a jarcentoj, eĉ kelkaj de pli fruaj tempoj. [2]

Oni celebris la religiajn diservojn en la ermitejo de Serún, situanta proksimume kvar kilometrojn for. Fine de la 18-a jarcento, en Vico estis konstruita ene de domo etan preĝejon dediĉitan al la Ĉefanĝelo Sankta Miĥaelo, kiu prizorgis la religiajn bezonojn de la homoj, kiuj provizore vivis en Vico dum la tempo de plantado kaj rikolto. [2]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Bildo de Sankta Miĥaelo:
Kiel anĝelgardisto de la vilaĝo, estas ĉe la enirejo sur murpentraĵo, kies mezuroj estas 1'50 metrojn larĝa kaj 3'10 metrojn alta, en emajlo-sur-ceramiko. Ĝi estis farita laŭ ceramika tekniko el Segovio, en la stilo de la pentristo Zuloaga en 1991. [4]
  • Arkeologia ejo "Alto Vico I": [5] [6]
En la jaro 2017 la Registaro de Navaro ricevis 1,300 arkeologiajn pecojn de la arkeologia ejo "Alto Vico I", en la municipo Sos del Rey Católico, kiuj estis donacitaj fare de Gisela Wegener. La loko ŝajnas esti tiu de stabila setlejo, ne tro granda, el kiu disvolviĝis komenciĝanta porviva agrikulturo, kaj kiu havus brutaron kiel ĉefan rimedon. Ĉi tiu setlejo ade daŭris inter la jaroj 6000 kaj 3000 antaŭ Kristo.

Elstara homo[redakti | redakti fonton]

Patro Saturnino Lacuey, naskiĝinta en Vico, estis rektoro de 1930 de la Piarista lernejo de Alcañiz. Li mortis martirigita en la sama lernejo en 1936. Lia naskiĝdomo en Vico, kvankam difektita, estos konservita memore al tiu ĉi religiulo. [2]

Festoj[redakti | redakti fonton]

La junularo de Vico ĉeestis la patronajn festojn de Mamillas je Sankta Triunua dimanĉo kaj sporade en aliaj dimanĉoj. [7]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

La nova baziliko "Virgen del Olmo" (Virgulino de la ulmo) en Azagra (Navaro), havas nun antikvan fasadon danke al la ŝtonoj, kun kiuj ĝi estis konstruita, kiuj datiĝas de la 14-a jarcento, kaj estis donacitaj antaŭ jaroj de aragona paro, posedantoj de pluraj domoj en la senhoma vilaĝo Vico, situanta proksime al Sos del Rey Católico (Aragono). [8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]