Viena eskalopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viena Schnitzel)
Schnitzel proponita kun rostitaj terpomoj.
Wiener Schnitzel proponita kun frititaj terpomoj.

La Wiener Schnitzel (en germana viandotranĉaĵo laŭ stilo de Vieno) aŭ viena eskalopo, estas unu el la plej famaj pladoj de la aŭstria kuirarto.

Oni ne konfuzu ĝin kun Wienerschnitzel, nome usona ĉeno de rapida manĝo en kiu fakte oni ne proponas tipan aŭstrian pladojn.

Preparo[redakti | redakti fonton]

La schnitzel estas preparata tradicie el fajna tranĉajo de bovidaĵo, moligita frapante la viandon per maleo. Post tio oni trempas ĝin en tritikfaruno, batita ovo kaj raspaĵo antaŭ friti ĝin en buteraĵo. La raspaĵon foje oni spicas per ĵus muelita nigra pipro. Populara versio de la Wiener Schnitzel estas preparata simile sed el porkaĵo.

Tiu eskalopo estas tradicie proponata kun terpoma salato kaj tranĉaĵoj el citrono aŭ ankaŭ kun salato el laktuko kaj tomato spicita per vinagro. Foje oni preparas ankaŭ saŭcon el oksikoko. Aktuale, tiu plado estas akompanata ankaŭ de rizo, kaj rostitaj aŭ frititaj terpomoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Haslinger, Ingrid: Entwicklungsstationen einiger typischer Gerichte der Wiener Küche. In: Dannielczyk, Julia; Wasner-Peter, Isabella (ed.): "Heut' muß der Tisch sich völlig bieg'n". Wiener Küche und ihre Kochbücher, Mandelbaum-Verlag, vienna 2007, ISBN 978-3-85476-246-1, pp. 11–48
  • Zahnhausen, Richard: Das Wiener Schnitzel. Struktur und Geschichte einer alltäglichen Speise. In: Wiener Geschichtsblätter, issue 2/2001, pp. 132–146. ISSN 0043-5317.