Vigilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sankta Virgilio.

Papo
Vigilio
59-a papo de la Katolika eklezio
Papa Virgilio 1678.jpg
Naskonomo nekonata
Pontifiko de 31-a de marto 0537 [#]
ĝis 7-a de junio 0555 [#]
Antaŭulo Silverio
Sekvanto Pelagio la 1-a
Persona informo
Naskiĝo nekonata dato
en Romo
Morto 9-an de junio 555 (0555-06-09)
en Provinco Sirakuzo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Vigilius.jpg

Vigilio, latine Vigilius, (naskiĝis ĉirkaŭ 500 en Romo kaj mortis en Sirakuzo en 555) estis papo de 537 ĝis sia morto. Laŭ Prokopio, lia patro Ioannes estis konsulo kaj lia frato Reparatus estis senatano. En jaro 531 Vigilio iĝis diakono. Li estis ambasadoro kaj kunulo de papo Agapeto la 1-a en Konstantinopolo al Justiniano la 1-a, tie li akiris apogon de imperiestredzino Teodora kontraŭ monofizismo. Kiam Agapeto mortis per veneno en kortego, la imperiestredzino volis ke Vigilio estu papo, sed, ĉar Silverio estis jam elektita kiel papo, ŝi sendis la generalon Belisario por eksigi la papon. Silverio estis arestita kaj devis rezigni la papecon kaj estis mortigita kelkajn semajnojn poste.

Virgilio, ĉar dependis de subtenon de konstantinopola kortego, ne firme kondamnis la monofizismon, pro tio, li estis malŝatita de okcidenta pastraro, kaj kiam li mortis, li ne estis entombigita en Baziliko de Sankta Petro de Romo.