VikiKreolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VikiKreolo estas nova sintakso por redakti vikiojn, kvazaŭ Esperanto inter vikio-sintaksoj. Ĉe la VikiSimpozio en 2006, Chuck Smith gvidis laborgrupon konsistantan el vikiprogramistoj kiuj ellaboris novan sintakson kiu estas intuitiva kaj facila. La ideo ne estas anstataŭigi ekzistantajn vikisintaksojn, sed doni novan manieron por ke vizitantoj de nova vikiprogramo povu facile redakti sen la devo lerni novan sintakson. VikiKreolo nun funkcias por la jenaj programoj: Oddmuse, MoinMoin, DokuWiki kaj TiddlyWiki. Brion Vibber, la ĉefprogramisto de MediaWiki (la programo de Vikipedio) kaj Ward Cunningham (la inventinto de vikioj) ankaŭ planas realigi VikiKreolon.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.