Vikipedia diskuto:Ŝablono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial maldekstre estas ligo al artikolo "World Heritage Sites in Canada" en la angllingva Vikipedio?? Cetere, mi serĉis sed ne trovis ĝin en la teksto... --Raoni Sousa 21:49, 29. Aŭg 2006 (UTC)

Estis eta eraro en Ŝablono:Mondaj Heredaĵoj en Kanado. Vidu mia ŝanĝo pri detaloj. :-) Denizo 10:49, 30. Aŭg 2006 (UTC)

Ŝanĝu dezajno kaj ordo[redakti fonton]

Mi pensas ke ni havas tro da ŝablonoj en unu paĝo. Ni devas apartigi kiel en la agla, norvega, germana kaj dana vikipedioj. Vidu la iw-ligiloj sur la paĝo.--Denizo 17:33, 12. Sep 2006 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke Denizo pravas, ke la listaro estas tro plenŝtopita kaj maltaŭgas por superrigardo. Pli bone estus do, ke ni faru sublistojn sur subpaĝoj kiel Denizo proponis en Vikipediisto:So9q/Testejo. Ni poste nur devos atenti, ke en la listoj nur estus ŝablonoj, kiuj estas uzendaj kaj uzataj kaj malnovaj aŭ forviŝitaj ŝablonoj estu forigataj el la listoj. Nura enkategoriigo ŝajnas al mi netaŭga, ĉar multaj kunhelpantoj preferas uzi la listojn en la ĉitiea helpejo. Krome aldonendas al la modelopaĝaroj ankaŭ la suprasoraba vikipedio, kie mi aranĝis la koncernan parton de la helpejo. Tie la informejo pri redaktado de ŝablonoj estas eĉ disigita disde la listaro, ĉar ne ĉiu uzanto bezonas informojn pri la kreado kaj redaktado de ŝablonoj, sed eble pri ties uzado. Kaj ni finfine metu ligilon al la ĉitiea projekto pri ŝablonoj, por ke la uzantaro povu pli facile retrovi ĝin por tie proponi novajn ŝablonojn aŭ peti pri aldonoj al la ekzistantaj. Kore --Tlustulimu 09:55, 21. Jun 2007 (UTC)
Tamen enkategoriado ŝajnas al mi la plej taŭga rimedo ebligi trovadon de serĉataj ŝablonoj. Krome provizo de helpo estas nemalhavebla (kiel enkategoriigadi ? kiel uzi ? ktp.) Listopaĝoj enhavas multajn malavantaĝojn : malakurataj pezaj ne tre utilaj. Tiu evoluo devus okazi ene de Vikipedio:Vikiprojekto_Ŝablono Arno Lagrange  12:04, 21. Jun 2007 (UTC)
Mi proponas, ke ni faru voĉdonon pri tio, por ke estu vasta interkonsento pri la maniero aranĝi trovadon de ŝablonoj: Ĉu per nura kategoriigo, ĉu per listoj, ĉu per ambaŭ manieroj. Certe ĉio devos esti aranĝata ankaŭ per la projekta paĝo. Krome la uzantoj havas malsamajn kutimojn serĉi ŝablonojn, ĉu ne? Ĉu mi proponu la voĉdonon en la diskutejo aŭ vi, Arno? Kore --Tlustulimu 12:39, 21. Jun 2007 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi ĵus iom rearanĝis la paĝon, sed rekreado surbaze de la propono de Denizo laŭ mia penso estus pli konvena. Krome la ligilo al la suprasoraba nun estas: hsb:Wikipedija:Tekstowe dźěle, ĉar mi iam ŝovis al alia nomo. Dum la antaŭaj tagoj mi vidis en nia ŝablonaro per helpo de la koncerna speciala paĝo, ke multaj ŝablonoj estas duoble aŭ eĉ trioble aŭ kvaroble kreitaj, ĉar mankas la intervikiaj ligiloj kaj la superrigardo mankas aŭ informoj pri la serĉado de taŭgaj ŝablonoj. Dum rigardado de multaj ŝablonoj mi rimarkis, ke ofte mankas dokumentadoj kaj kategorioj. Do, estas multaj problemoj ankoraŭ solvendaj. Krome ŝajnas al mi, ke la vikipedia projekto pri ŝablonoj ne estas tre aktiva. Kore --Tlustulimu 09:11, 4. Jan 2008 (UTC)

Mi ĵus metis mian proponon en nian diskutejon. Kore --Tlustulimu 09:39, 4. Jan 2008 (UTC)

Saluton. Mi jam diskutis la problemon antaŭ duona jaro: en nia ĉefa diskutejo (nun peco en la arkivo). Sed ne estis iuj respondoj. Kion ni faru nun? Ĉu mi denove diskutu pri tio? Kore --Tlustulimu 19:18, 11. Jul 2008 (UTC)

(+) Mi ĵus denove metis mian tiaman proponon en nian ĉefan diskutejon. Kore --Tlustulimu 19:43, 11. Jul 2008 (UTC)

Mi proponas ke ni renomu la paĝo al Vikipedio:Ŝablonoj[redakti fonton]

Mi proponas ke ni renomu la paĝo al Vikipedio:Ŝablonoj--Denizo 12:42, 22. Feb 2007 (UTC)

Konsento x 2[redakti fonton]

Saluton,

mi konsentas kun vi ambaŭ: necesas strukturi la superrigardon de ŝablonoj kaj renomi la paĝon al Ŝablonoj.

Provizore mi havas tro da projektoj jam por akcepti kromajn taskojn; mi tamen ĉion sekvas de tre proksime kaj jen kaj jen helpetos.

Yves Nevelsteen 11:20, 21. Jun 2007 (UTC)

Saluton Yves. Ĉu vi povus peti administranton pri ŝovi la paĝon Vikipediisto:So9q/Testejo al Vikipedio:Ŝablonoj, se en la sekvaj 3 tagoj neniu kontraŭas kun taŭgaj argumentoj? Ĝi jam enhavas proponan liston de So9q. Je la cela paĝo jam kuŝas alidirektilo al Vikipedio:Ŝablono. Poste tiam eblos transmeti kelkajn enkondukajn enhavojn el Vikipedio:Ŝablono al la nova Vikipedio:Ŝablonoj kaj aranĝi la subpaĝojn kun la novaj listoj laŭ la ideo de So9q. Aŭ ĉu estus pli bone voĉdoni pri tia grava ŝanĝo en la ĉitiea helpejo? Kore --Tlustulimu 11:47, 21. Jun 2007 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Nepre vi devos proponi ĉi tion en la diskutejo antaŭ ol efektivigi ŝanĝojn. Estas ja tre bona plano krei iom da strukturo; mi ofte ne retrovis certan ŝablonon ĝis nun!

Yves Nevelsteen 12:02, 21. Jun 2007 (UTC)

Project Templatetiger[redakti fonton]

Screenshot

Hello, please take a look to: de:Wikipedia:WikiProjekt_Vorlagenauswertung/en to see datas of all templates. You can also directly go to: http://tools.wikimedia.de/~kolossos/templatetiger/template-choice.php?lang=eo --de:Benutzer:Kolossos 21:21, 4. Aŭg 2007 (UTC)

Ŝablono por germanaj substantivoj en la Vikivortaro[redakti fonton]

Saluton. Mi intencas redakti funkciantan ŝablonon pri germanaj substantivoj en la esperanta Vikivortaro. Tamen, io ne fukcias. Ĉu iu povas min helpi? Dankon. --Pablo Escobar 08:14, 1. Jan 2010 (UTC)

Peto pri forigo[redakti fonton]

Saluton, Airon90. Mi ĵus vidis, ke vi petis pri forigo de Vikipedio:Ŝablono‎‎. Sed jam ekde sufiĉe da tempo ekzistas alternativa listigo sur Vikipediisto:So9q/Testejo, kiu eble povus anstataŭigi la tro longan liston. Krome mi kreis diversajn subpaĝojn, kiuj estas listigitaj sur Vikipediisto:Tlustulimu/Ŝ. Mi pensas, ke sola enkategoriigo de ŝablonoj ne helpos al ĉiuj trovi konvenajn ŝablonojn, ĉar ĉiu havas sian propran labormanieron en la vikipedio. Amike --Tlustulimu 12:54, 14. Jun 2010 (UTC)

Mi kopiis kion Tlustulimu skribis al mi, ĉar mi petis pri forigo de ĉi tiu paĝo. Laŭ mi, la paĝo ne utilas ĉar ne ĝisdatigita kaj ne universala: estas Vikipediistoj kiuj povas uzi tiujn ŝablonojn aŭ aliaj kiuj uzas aliajn ne listigitaj (ekzemple Ŝablono:Informkesto MuzikalbumoŜablono:Informkesto Muzikgrupo). Do mi proponas aŭ ne listigi iun ŝablonon aŭ listigi la ŝablonojn en projektaj paĝoj (En Projekto:Muziko estos listo de ŝablonoj pri muziko, en Projekto:Komputiko estos listo de ŝablonoj prikomputiko, ktp). Ĝeneralaj ŝablonoj (kiel {{dato}}) ne estas multaj do ni povas listigi ilin en Helpo:Ŝablonoj. Laŭ mi. Kion vi pensas? --→ Airon 13:44, 14. Jun 2010 (UTC)

Laŭ mi tiu paĝo ne estas forigenda ĉar ĝi enhavas la plej gravajn ŝablonojn, kiuj estas utilaj.--FiorixF1 20:02, 19. Jul 2010 (UTC)

Mallongigoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{mallongigo}}, ĉar ekde la lasta aktualigo de la Mediavikia softvaro ne plu funkciis certaj ligiloj, kiujn kreas unu el miaj ĝavaskriptoj en Uzanto:Tlustulimu/vector.js. Mi nur trovis la eblecon solvi la nefunkciadon de ligiloj per alidirektilo. Se vi havas pli taŭgan ideon, bonvolu noti ĝin ĉi tie. Amike --Tlustulimu 10:38, 23 Feb. 2011 (UTC)

Novaj ŝablonoj AldonuSekcion kaj RedaktuEnkondukon[redakti fonton]

Saluton! Mi kreis Ŝablono:AldonuSekcion – por aldoni sekcion al fino de paĝo kun redaktohelpa enkonduko – kaj Ŝablono:RedaktuEnkondukon – por redakti redaktohelpan enkondukon. Ekzemplo de uzo vi povas vidi ĉi tie: Uzanto:Doesle/Revizioj --Doesle 20:55, 27 Mar. 2011 (UTC)

Saluton! Mi ĵus kreis novan ŝablonon: Ŝablono:NovaPaĝo. Eble vi trovos ĝin helpa. --Doesle 14:36, 2 Apr. 2011 (UTC)

Ŝablono "Cito" – senutila data ligilo[redakti fonton]

Mi konsideras sensence, ke en la ŝablono Ŝablono:Cito la alirdato estas igita ligilo (fakte mi tute ne vidas sencon en dato-ligiloj en referencoj). Kial iu interesiĝu pri la dato, kiam retpaĝo estis legita? Mi forigos la ligilajn krampojn ĉirkaŭ {{{alirdato}}}, se neniu kontraŭos. --Doesle 19:57, 6 Apr. 2011 (UTC)

Kion preferindas por artikoloj en E-Vikipedio?[redakti fonton]

Foje mi renkontas artikolojn kiuj uzas ŝablonon kun nur iuj parametroj, kiuj estas specifigitaj en la uzanta artikolo, kaj vikidatumo havas plion da parametroj kiuj fakte havas valorojn por reprezenti en la paĝo. Do mi volas demandi ĉe burokrato-administrato kion estas preferinda por la artikolo:

Ĉu ŝablnono tiel kiel ĝi estas rekte de la vikidatumoj (sen specifigo de parametroj, kaj tiele ĉiuj detaloj de la vikidatumo estas videblaj en la artikolo) aŭ reteni la ŝablonon kun iuj el la parametroj jam donitaj-kodigitaj en la artikolo mem (ĉiukaze temas pri la sama ŝablono).

Mi esperas ke mi estas klara. Sj1mor (diskuto) 10:22, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]