Vikipedia diskuto:Artikolo por Esperanto - januaro 2004

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arno, ĉu vi povus verki la artikolon? Poste mi povos redakti, sed mi vere estas tro okupita lastatempe... Mi vere ŝatas vian skemon! Ankaŭ necesas diri ke vikioj estas facilaj. Kompreneble, post la verkado, mi redaktos kune kun la tuta komunumo! Ankaŭ, mi pensas ke vi verŝajne povos plej trafe verki por la legantaro de Esperanto. --Chuck SMITH 12:20, 7. Nov 2003 (UTC)


Nur mi bezonas iom da tempo kun ebleco iom koncentriĝi kaj redakti klare la ideojn... esperinde montriĝos baldaŭ okazo. Tamen mi ne tuj atentis ke jam aperis lastprintempe artikolo. Evitinde estas rediri la samajn aferojn. Arno Lagrange 13:18, 7. Nov 2003 (UTC)

Eble montri bildon de la hebrea Vikipedio estus eĉ pli interesa ol la japana!! --Chuck SMITH 23:31, 14. Nov 2003 (UTC)

Kial pli interesa ? Mi same sentas min fremda antaŭ hebrea kiel japana, araba kiel korea, hinda ĉina aŭ malaja skribaĵoj. Amuze ke mi tamen redaktas tie (por ligi al la esperanta). Hodiaŭ mi eĉ ligis inter la rusa kaj la ĉina dum mi nek kapablas legi la ĉinan nek tajpi kirile ! Serioze la artikolo estas por la revuo esperanto. Mi ne scias kiom da loko ili dediĉos al la artikolo. La ekranbildoj utilas nur por komprenigi kaj sentigi iajn aspektojn : multlingvecon, redaktofacilecon, utilon por vaste agnoskigi esperanton ekstermovade, ... Tutan katalogon de la vikipedio en ĉiuj lingvoj povus plenigi belan bildlibron (almenaŭ broŝuron) : tion ni pripensu, jes kial ne eldoni 40- 50 paĝa broŝuro kun plena priskribo de la vikipedio kun plej diversaj ekzemploj ? Arno Lagrange 00:36, 15. Nov 2003 (UTC)
Tio estas brila ideo! Ĉu vi povus okupiĝi pri tio? UEA verŝajne interesiĝus pri eldono de tia libro. Mi pardonpetas, sed la plejmulto de mia libera tempo estas nun por la Esperantomobilo... sed kompreneble la Vikipedio ankoraŭ ege gravas por mi. Cetere, ĉu la artikolo pretas por sendi al la revuo laŭ vi? --Chuck SMITH 10:40, 18. Nov 2003 (UTC)
Sincere mi ne emas laŭdi min mem, kaj mi tre ŝatus ke aliaj iom redaktu la artikolon - plibonigu, aldonu, forigu, alivortigu, ... - Ĉiukaze - ĉu estos aliaj redaktoj aŭ ne - mi opinias la artikolon jam proponeblan al la redakcio de Esperanto : verŝajne ili trovos ĝin tro longa kaj ke estas tro da dokumentoj : ili do libere adaptu ĝin al la formato de la revuo. Kaj tio kion ili forlasos povas utili por la eldonota broŝuro. Kiu fakte zorgas pri tio ? Ĉu Stano MARĈEK ? Ĉu vi rekte rilatas ĉiutage kun tiu ? Mi ŝatus ekrilati kun la respondeculo por antaŭenigi la projekton. Arno Lagrange 11:00, 18. Nov 2003 (UTC)
Ŝajnas ke la artikolo tre bonas kiel ĝi estas. Mi ja ankaŭ iom redaktis ĝin, sed estus bone se via nomo aperus kiel la aŭtoro de la artikolo, ĉar homoj laciĝas ĉiam vidi mian nomon ĉe ĉi tiu projekto. Vi povas skribi al Stano ĉe revuo @ uea.org. Fakte, mi bonvenigus tion! Simple diru ke mi taskigis vin pri la artikolo. Dankon! --Chuck SMITH 14:11, 18. Nov 2003 (UTC)
  • "Paperaj versioj verŝajne iam aperos. La demando estas diskutata. Necesus ke la enciklopedio atingu jam bonan nivelon (ke neniu grava temo estus neglektita) kaj la eldonaj demandoj devus esti solvitaj (kiom kostus? je kiu prezo vendeblus ? ĉu estos sufiĉe da aĉetontoj? ktp.) "

jes ja mi pensas, ke necesus iam aperigi libroforman version de la e-a Vikipedio. Eĉ se nur kiel historia majloŝtono: kiel bone dirite ĝis nun mankas Enciklopedio en E-o; tio estos la unua! gravega evento. Sed kompreneble tio ne okazos antaŭ eble mi diru kvin jaroj, kial ne okaze de la centjariĝo de UEA?! Alivorte ne ĝis ke Vikipedio fariĝos sufiĉe kompleta. Kaj eĉ tiam oni devos starigi internacian komitaton, kiu zorgu pri kontroli ĉu ne estas serioza manko en ĝi, kaj zorgi ke tiuj malkovritaj estu plenigitaj antaŭ ol fari. Poste oni povas jam opinii, ke tiu ne povos estis vendita laŭ la veraj fabrikkostoj (eĉ se la aŭtoroj ne kostis!), kaj krome kelkaj ekzempleroj devos estis entute donacitaj, ekzemple al bibliotekoj, E-aj, kaj neE-aj!, ktp : ja necesos serĉi je subvencioj. Sed ekzemple kial oni ne povus konvinki UNESKO-n pri la graveco de tia libro, E-o estas jam agonskita de UNESCO ĉu ne? kaj oni povus ankaŭ fari alvokon al donacontoj. Poste necesos fari antaŭan "merkato-esploron" per kiu oni demandus kiom da homoj pretas aĉeti ĝin, kaj je kioma maksimuma prezo.

Cetere - kiel mi legis en la ĝenerala diskuto de la hispana vikipedio, en la reta formo oni ne zorgu pri longeco de artikoloj, ne ekzistas la limoj kiujn oni atentus en libroforma enciklopedio - do oni devus "tondi" la artikolojn, forigi tiujn superfluajn, kaj mallongigi la trolongaĵojn por papera enciklopedio, kaj forigi la eksterajn ligojn! Sed la tasko indus tion. Eĉ la reta Vikipedio dume jam ekzistanta, estus gravega evento, kaj enda afero, ke aperu libroforme la unua Esperantligva vera enciklopedio, kaj tio eblas nepre nur pere de la Vikipedio. Ja ĉar nur tio praktike eblas, kaj plie tio estas tiel bela metodo ! kaj tiel kongrua kun la interna ideo kaj "boneco" (laŭ Piron-a koncepto) de Esperanto!! Eliott


Kara Arno,

Kiel antaŭe mi promesis en diskuto kun vi en mia paĝo, jen mia kontribuaĵo al la artikolo por Esperanto revuo. Pardonon, se mi metas ĝin en ne ĝustan paĝon. Se tiel, bv. movu ĝin al la konvena paĝo. Se vi trovis ion utilan en ĝi, ja vi povas utiligi tion kiel ajn vi deziras laŭ via bontrovo: ie ene de la artikolo, kiel citaĵo, sen mia nomo, kun mia nomo, ...
Ahmad

La kontribuaĵon mi lasas tie kie vi metis ĝin, la komenton ĉi tien kei ĝi pli taŭgas. Ĉiel la tuta vikipediistaro daŭre rajtas redakti (forigi, plibonigi, aldoni, ...) Arno Lagrange 15:30, 20. Nov 2003 (UTC)