Vikipedia diskuto:Esperanto kaj Libera Scio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retlisto[redakti fonton]

Mi faris retliston por VMEO: https://groups.google.com/forum/#!forum/esperanto-vikimedio --Fajro @ 18:39, 10 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu "Vikimedio Esperanto" estas taŭga nomo? --Fajro @ 20:45, 11 Apr. 2012 (UTC)

"Vikimedio Esperanto" estas anglastila vortkunmetado malkongrua kun Esperanta gramatiko. --Arno Lagrange @ 20:47, 11 Apr. 2012 (UTC)

Se temas pri la landaj asocioj, la nomo ĉiam estas "Wikimedia [landonomo en landa lingvo]". Mi ne scias kiajn regulojn ili havos precize. Eventuale ni devos fondi unue asocion por montri nian sincerecon kaj bonfaron, kaj komence nomiĝos "Tutmonda Asocio por Libera Scio" aŭ simile. Ziko (diskuto) 16:30, 12 Apr. 2012 (UTC)

sugestoj
  1. Esperanta Vikimedio
  2. Esperanto-Vikimedio
  3. Vikimedio Esperanta
  4. Wikimedia Esperanto
  5. ...
  • Mi persone eĉ ne kontraŭus Wikimedia Esperanto. --CubeF (diskuto) 10:02, 13 Apr. 2012 (UTC)

Malferma Tago[redakti fonton]

Saluton, ĉu hazarde iu el vi venos al la malferma tago de UEA, fine de aprilo? Ziko (diskuto) 16:30, 12 Apr. 2012 (UTC)

Oficialaj postuloj[redakti fonton]

  • Mi ankoraŭ ne trovis pli precizajn oficialajn postulojn por tiuj organizaĵoj. Tamen ŝajnas ke por Faka asocio oni devas fondi iun oficialan organizaĵon, ekz. en iu lando. Same ne klaras kiujn postulojn bezonas plenumi jam ekzistanta organizaĵo por esti akceptita kiel Movada partnero. Eventuale ni povus pricerbumi ankaŭ Uzanto-grupon, ekz. por projektoj kaj mon-petoj ni ne bezonas organizaĵon (kvankam tio estus pli taŭga...). Ĉu iu jam kontaktis Komitaton de filioj por pli precizaj informoj? --CubeF (diskuto) 10:01, 13 Apr. 2012 (UTC)
Rigardu ke tiu estas nova decido, kaj ankoraŭ mankas oficialaj detaloj. Tamen, la nuna propono por parametroj estas tie ĉi. Laŭ ĝi, ni bezonos pli ol 20 aktivajn partoprenantojn (plejparte vikimediistojn), k.t.p. Rigardu ankaŭ ke Esperanto estis proponita ekzemplo por faka asocio, kaj laŭ mia opinio, ĝi estus pli taŭga, ĉar estus specifa organizaĵo por promocii Esperantajn vikiprojektojn. Sed ankaŭ ni povas havi E@I aŭ UEA, ekz. kiel "movada partnero". CasteloBrancodiskuto 11:15, 13 Apr. 2012 (UTC)

Reprezentado dum konferenco de Vikimediaj organizaĵoj[redakti fonton]

Eble vi scias, eble ne, post monato okazos konferenco de Vikimediaj organizaĵoj (landaj asocioj, fakaj asocioj, uzanto-grupoj kaj planataj tiaj organizoj). Vidu detalojn: meta:Wikimedia Conference 2013

Mi vidas ke partoprenos Ziko van Dijk. Mi ankaŭ aliĝas kiel reprezentanto de Vikimedio Slovakio. Mi pensas ke Ziko kaj mi samtempe povos reprezenti ELiSo-n. Se iu alia ŝatus partopreni, li rapidegu viziti la supre menciitan paĝon kaj registriĝi. La limdato por registriĝo estas hodiaŭ!

--KuboF (diskuto) 00:33, 14 Mar. 2013 (UTC)

Monpeto por projektoj ĝis 2016[redakti fonton]

Mi ĵus malfermis monpeton de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) ĉe VMF, vidu meta:Grants:PEG/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Projects_2015-2016.

Bonvolu iri al la paĝo. Tie sube estas la sekcio "Endorsements" por subtenantoj de la projekton - kvankam ĉiu subtenanto estas instigata alskribi sian nomon, mi ne tute certas ĉu tio validas ankaŭ por la petanta organizo... Tamen, homoj, kiuj ne aktivas en nia laborgrupo ŝajne povas senprobleme alskribi sin tie. Se vi havas demandojn, rimarkojn aŭ dubojn, bonvolu ilin prezenti en Vikipedio:Diskutejo/Diversejo, en la dissendolisto de ELiSo aŭ eventuale en ties diskutpaĝo. --KuboF (diskuto) 21:22, 31 Jan. 2015 (UTC)