Vikipedia diskuto:Kriterioj por elstaraj artikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas aldoni sekvajn du punktojn:

  1. Elstara artikolo havu almenaŭ 4 (kvar) fonto-indikojn.
  2. Elstara artikolo maksimume uzu la bildojn, deponitajn en komunejo.

Krome, la samaj kriterioj nun validu ankaŭ por artikoloj de semajno. Alaŭdo ۩ 08:51, 22. Jul 2007 (UTC)

Mi forte kontraŭas la unuan proponitan kriterion. Kiom da font-indikoj necesas artikolo dependas de tio, kiom da dubindaj asertoj estas en ĝi. Tiu kriterio similus al kriterio kiel "Elstara artikolo devas enteni almenaŭ tri paĝojn da teksto". Ni intence ne enmetis tian kriterion, sed difinis amplekso-kriterion, kiu dependas de la temo de la artikolo: kelkaj temoj bezonas longan artikolon, aliaj ne tiel longan. Simile estas temoj, kiuj bezonas multajn fonto-indikojn, dum aliaj bezonas tre malmultajn (aŭ eĉ neniujn).
Mi ne komprenas, kial vi volas aldoni la duan proponitan kriterion. Ĉu vi povus mencii iujn argumentojn por tiu kriterio? Marcos 15:32, 22. Jul 2007 (UTC)
Ĉu pensas, ke fonto-indikoj oni bezonas nur por dubindaj asertoj?
Pluraj vikipedioj havas tiun kriterion (angla, germana, franca, hispana, itala -- ekzemple antaŭ kelkaj tagoj artikolo pri Esperanto estis senigita je la statuso de elstara artikolo en franca vikipedio -- estis neniu dubinda en ĝi, simple mankis fontoj!). Se la artikolo ne indikas fontojn, ne gravas, kio estas en la artikolo - oni ne povas kontroli tiun informon. Krome, fonto-indiko montras, ke la aŭtoro verkas artikolon surbaze de faka literaturo, sed ne simple "jen tiel mi pensas". Laŭ mi, tio estas nepra kondiĉo por elstara artikolo.
Pri la dua kriterio: vidu, ekzemple, "mian artikolon" Geologia temposkalo. Ĝi entenas plurajn bildojn de homoj en la sekcio pri historio, kvankam por kelkaj mankas artikoloj en nia vikio. Mi volus instigi aŭtorojn, ke ili maksimume uzu la bildojn el Komunejo en sia artikolo, serĉante bildojn el parencaj temoj. 15:43, 22. Jul 2007 (UTC)
Pri la dua kriteri-propono: Mi ŝajne origine estis miskompreninta vian proponon. Se mi nun ĝuste komprenas ĝin, ĝi ja ŝajnas al mi bona kriterio. Mi tamen proponus kunigi ĝin kun la jam ekzistanta kriterio pri bildoj. Do mia propono nun estas ŝanĝi kriterion 5 al jeno: "Ĝi enhavu almenaŭ unu bildon, kaj ĝi uzu maksimuman kvanton da taŭgaj bildoj el la Komunejo
Pri la unua kriteri-propono: Vi citas la kriteriojn de aliaj Vikipedioj. Tamen mi ne trovis iun ajn Vikipedion, kiu precizigas minimuman nombron da fontindikoj por elstara artikolo.
Mi pensas ke ni devas apartigi du aferojn: Unu afero estas ĝeneralaj referencoj (en la angla Vikipedio "general references", en la germana Vikipedio "Literatur") kaj alia afero estas pruviloj de unuopaj asertoj (en la angla Vikipedio "inline citations", en la germana Vikipedio "Enizelnachweise"). La ĝeneralaj referencoj devas subteni grandan proporcion de la asertoj en la artikolo. La pruviloj de unuopaj asertoj estas bezonataj en la kazo de asertoj ne subtenataj de la ĝeneralaj referencoj, kaj ĝenerale por dubindaj asertoj kaj por citaĵoj.
En la nuna kriterio pri fakteco, la vorto "fonto" aludas al pruviloj de unuopaj asertoj. Sed ŝajne via propono pri kvar font-indikoj aludas al ĝeneralaj referencoj, ĉu ne?
Mi proponas, ke ni aldonu al la nuna kriterio pri fakteco ankaŭ la neceson de ĝeneralaj referencoj: "Ĝi estu fakta: Fine de la artikolo estu referencoj, kiuj subtenas la plej multajn asertojn en la artikolo. Aldone estu unuopaj pruviloj por ĉiuj asertoj nepruveblaj per la ĝeneralaj referencoj, por ĉiuj dubeblaj asertoj kaj por ĉiuj citaĵoj."
Do kiom da ĝeneralaj referencoj oni bezonos dependos de tio, kioma proporcio de la asertoj en la artikoloj estas subtenata de ĉiu referenco. Fiksi certan nombron ĉiam aplikeblan (kiel la de vi proponita "4") ne ŝajnas al mi tre taŭga solvo. Marcos 17:57, 22. Jul 2007 (UTC)
Mi ja deziras fontindikojn. Tamen ankaŭ mi opinias, ke ne nepru minimuma kvanto da fontoj. Fontindikoj devenas de scienca medio. Sed enciklopedio enhavas ne nur sciencaĵojn. Ekzemple mi povas imagi elstaran artikolon pri iu metia afero, pri kiu literaturaj fontoj ne kutimas aŭ eĉ ne ekzistas, char en multaj metioj pli gravas tradicio perbuŝa ol literatura. -- Dirk Bindmann 18:35, 22. Jul 2007 (UTC)

Asertoj, dubebleco kaj fontoj[redakti fonton]

2. ... "Por ĉiuj asertoj, kaj dubeblaj asertoj, estu menciita almenaŭ unu fonto kiu pravigas tiun aserton de fidinda publika informagentejo."

Pli praktike preferindas "Ne por ĉiuj asertoj sed por ĉiuj dubeblaj asertoj, estu menciita fonto kiu pravigas ĉiun tiun aserton."

Pri la informfonto oni povas aldoni ke ne gravas en iu lingvo, ĉar help de la guglotradukilo oni povas aŭtomate traduki kaj pli malpli kontroli la informoN de la fonto.

Sj1mor (diskuto) 10:21, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]