Saltu al enhavo

Vikipedia diskuto:Nun en

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Mi unuafoje scias pri tiu ĉi. Sajnas laŭ Ligiloj ĉi tien ke ĝi ne estas aktuale uzata.

Ĉu tiu ĉi estas la ĝusta aŭ taŭga mekanismo por plenumi tiun taskon de aktualigado? Sj1mor (diskuto) 08:34, 12 jun. 2024 (UTC)Reply

@Sj1mor: Ĝi estas taŭga mekanismo, kaj bone funkcias ekzemple en la angla vikipedio, sed kompreneble ĝi kiel ĉiuj projektaj mekanismoj bezonas flegadon ĉiujn kelkajn jarojn. Mi ĵus trovis indikon en la paĝo pli la loĝloko de Hatten, ke tie en 2012 loĝis esperantisto, kaj iu singarde metis la ligilon "nun en 2012", por kontroli post 10 aŭ 15 jaroj ĉu la informo ankoraŭ aktualas. Kaj efektive: la esperantisto mortis en 2024, jes vivis ĝis sia morto en la loko, sed nun necesas meti la frazon de -as-formo al -is-formo. Principe eĉ plej bonas, se post zorga kontrolado laŭeble malmultaj paĝoj plu ligiĝas al la projekta paĝo " Vikipedio:nun en". Sed ne estas problemo nur ĉiujn 5 aŭ 10 jarojn kontroli la indikojn de antaŭ pli ol 5 aŭ 10 jaroj, ĉar temas pri pli grandaj tempointervaloj ĉi tie. Kaj vi pravas ke nuntempe la servo estas tre malmulte konata. Sed tamen ĝi principe sencas, kaj laŭ mi restu, simile kiel la angla ekvivalento "Wikipedia:As of". ThomasPusch (diskuto) 12:03, 2 jan. 2025 (UTC)Reply