Vikipedia diskuto:Regulo de tri malfaroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reguloj de tri malfaroj[redakti fonton]

Tiu regulo ĝis nun ne estas aplikata en Esperanto-vikipedio, estis ŝajne propono ĝin apliki ankaŭ, ĉe ni. Tamen al tio mi ne vidas bezonon: —La komenton aldonis, sen subskribo, KuboF (diskuto • kontribuoj)

Karaj - fakte mi nuntempe ne vidas kialon por tia regulo nuntempe en nia vikipedio. Redaktajn militojn ni ne havis ofte, kaj la regulo ja estas burokrataĵo kaj ne tro inteligenta, ĉa se ekzemple certa artikolo estis atakita pli ol 3-foje tage de vandaloj, tiam povas esti bezono de pli ol tri malfaroj - ŝlosi paĝon nature povus esti solvo, sed estas certaj paĝoj, kiujn oni prefere ne ŝlosu. Ĉar la kvanto de kunlaborantoj en nia vikipedio malgrandas, povas esti bezono de intervenoj fare de sama persono. Mi opinias, ke tiu regulo en nia vikipedio ne estas bezonata kaj ne adekvata al niaj bezonoj. En la nuna momento, mi ne vidas bezonon por tia regulo. Momente mi ne vidas bezonon pri solvo de problemo, kiun ni ja ĝis nun ne havis! Certe, se subite la situacio multe ŝanĝiĝas (ekzemple la kunlaborantaro de nia vikipedio multe kreskas - nuntempe Esperanto-vikipedio ja estas vilaĝo, en kiu unu konas la alian kaj krome malgraŭ kvereloj, mi konstatas kun malmultaj esceptoj relative bonan diskutokulturon), oni tion povas rediskuti. Amike DidiWeidmann (diskuto) 11:57, 26 Okt. 2014 (UTC)
DidiWeidmann "la regulo ja estas burokrataĵo kaj ne tro inteligenta"? Miaopinie tiu regulo estas aplikata en multaj vikipedioj ĉar malfari artikolon multe sen aldoni aliajn fontojn aŭ sen amika diskuto ĉe uzantopaĝo aŭ sen iu ajn klopodo estas ne inteligente. Ni ne diskutas la forbaron eternan. Forbari 24 horojn estas bona ŝanco por pripensi kunlaboradon en vikipedia projekto.--Salatonbv (diskuto) 23:33, 20 Jan. 2016 (UTC)
Ni estas eta vikipedio sed solidara kaj komprenema. Kopii regulojn de grandaj vikipedioj malhelpi. Oni ne plu argumenti por scii se ago estas bona por vikipedio sed nur por analizi regulojn. Bona administranto devas estas atentema sed sia kvalito ne devas esti mezurata laŭ la nombro de forbaroj. --pino (diskuto) 16:46, 22 Jan. 2016 (UTC)
Salatonbv Kara, jam la fakto, ke vi bezonis du jarojn por respondi al mia interveno, estas argumento, ke al mia tiama argumento ne aldonendas io ... mia opinio estas daŭre la sama kiel en 2014 mi ne subtenas la enkondukon de rigidaj burokrataj reguloj. Forbaro de fidela kunlaboranto en nia vikipedio estu la rimedo de la lasta eblo, kiam iu vere kondutas aĉe. Kaj nur tiam. Ĉefe forbaru direktu sin kontraŭ vandalismo, sed ne estu rimedu puni iun pro alia opinio. Oni en tiaj kazoj de redaktomilitoj serĉu une diskuton kaj konfliktosolvon. Rigida regulo ne estas helpa, kaj en nia familia grupo ne necesa! DidiWeidmann (diskuto) 00:34, 24 Jan. 2016 (UTC)
Mi lastatempe forbaris EvilFreD dum unu tago, kaj tial mi rediskutis ĉi tie. Laŭ la kontribuoj, li ŝajnis veni nur por redakta milito, sed ne "fidela kunlaboranto". Mi ne tuj forbaris pinon, kiu estas administranto, sed sendis mesaĝon. Kaj li ne plu redakte militis. Nia vikipedio ja estas malgranda. Do, vandalismo/redaktomilito de malgranda nombro da uzantoj povas serioze domaĝi la malgrandan komunumon. Bg-wiki, glk-wiki, jv-wiki, ml-wiki, te-wiki... (ĉiuj estas pli malgranda ol eo-wiki) ankaŭ havas ĉi tiun regulon por protekti sian komunumon. Tiu simpla gvidlinio estas bezonata por ambaŭ grandaj kaj malgrandaj vikipedioj.--Salatonbv (diskuto) 03:14, 24 Jan. 2016 (UTC)