Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo/Arkivo 2007

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĉefpaĝo germana[redakti fonton]

je la germana ĉefpaĝo mankas ligilo al la Esperanto-ĉefpaĝo. Ĉu iu povas tion aldoni? --Hans 12:42, 26. Apr 2007 (UTC)

Ankoraŭ mankas la ligilo. Ĉu neniu inter ni kapablas aldoni Esperanton??? --Hans 21:12, 7. Jun 2007 (UTC)

Ne, neniu inter ni kapablas aldoni Esperanton al la germana ĉefpaĝo. Tion povas fari nur administrantoj de la germana Vikipedio, kaj ankaŭ tiuj nur kun konsento de la germanlingva Vikipedia komunumo. Rilate la lingvajn ligilojn sur la germana ĉefpaĝo ekzistas (neoficiala) regularo por decidi kiujn lingvojn inkluzivi; propono por modifi la regularon tiel ke ĝi permesos aldonon de Esperanto estas diskutata sur ĉi tiu paĝo sur la germana Vikipedio (tamen ĝis nun kun nur du diskutantoj). Tie vi povas kundiskuti por puŝi la temon. Konsilo: Tie indas argumenti ĝentile. Marcos 00:24, 8. Jun 2007 (UTC)

Mi studis la "regularon". Estas tipe germana, strikta. Parte ĝi estas pli strikta ol logika. Kiel germano mi rajtas esti kritika pri tio. Unu parto diras, ke lingvoj kiuj atingis 100 000 artikolojn, estas akceptataj. Mi preferas, ne diskuti kontraŭ muroj el gumo, sed atendas, ĝis ni atingos 100.000 paĝojn. La britoj estas klare pli toleremaj. Malgraŭ por ili Esperanto ne havas pli da graveco, kaj pli da paĝoj, ili akceptas. Tiu toleremo ankaŭ estas videbla ĉe unuopaj artikoloj. --219.3.246.11 10:51, 13. Aŭg 2007 (UTC) Hans Eo sidante nun en Tokio ne sukcesis ensaluti.

Modifpeto pri la ĉefpaĝa ligilo al "Juro"[redakti fonton]

En nia Esperanta Vikipedio ekzistas du paĝoj pri juro, nome: la simpla paĝo titolita "Juro" kaj la pli ampleksa portalo pri juro. Nia ĉefpaĝo enhavas ligilon "Juro" en la subrubriko "Teknikartoj kaj aplikataj sciencoj" (kvankam mi opinias, ke pli taŭge la ligilo estus en la subrubriko "Sociaj sciencoj" kun politiko kaj historio). Sed ĝis nun tiu ligilo direktas al la simpla paĝo.

Mi pledas, por ke tiu ĉefpaĝa ligilo "Juro" direktu ne al la simpla paĝo sed rekte al la tuta portalo pri juro. Ĉi-lasta ja ebligos al la vizitantoj pli oportune kaj pli rapide trovi paĝojn pri diversaj juraj demandoj (juroj privata, administracia, internacia, eŭropunia...). Se tiun alidirekton ni ne faros, la portalo pri juro plu estos maltro videbla, kaj maltro rapide trafebla.

Mi fakte jam faris tiun modifon antaŭ kelkaj monatoj, sed oni nuligis tion. Sekve mi deziras scii vian opinion pri mia peto.

Xavier Dewidehem 18:04, 26. Feb 2007 (UTC)

WikiCharts[redakti fonton]

Melankolio 14:19, 8. Okt 2006 (UTC)

Aspekto de la ĉefpaĝo[redakti fonton]

Ho la itala ĉefpaĝo estas belega! Iomete de tio beleco estus bone sur la esperanta ĉefpaĝo. ... Lupíro 15:47, 29. Sep 2006 (UTC)

Certe la itala enirpaĝo pli belas ol nia, sed laŭ mia gusto la plej bela enirpaĝo de la grandaj Vikipedioj estas la nederlanda. Marcos 20:34, 28. Sep 2006 (UTC)
Kara Marcos, mi ne emas diskuti, kies lingvo havas la plej belan salutpaĝon (krom se Esperanto havus...), certe ne nur la itala, sed ankaŭ la nederlanda ĉefpaĝo estas bone kaj bele. Kion mi ŝatas, krom la varmaj koloroj, estas, ke la simboloj estas nur sur la dekstra flanko.
Salutojn el la Algovio, Lupíro 15:47, 29. Sep 2006 (UTC)

Propono (Lupíro) por la ĉefpaĝo[redakti fonton]

Fakte mi povus redakti la ĉefpaĝon, sed mi ŝanĝus tiel baze, ke mi antaŭe volas demandi ĉi-tie. Eble iu ajn ankaŭ havas aliajn ideojn, proponojn aŭ tiel ajn. Do bone, mia (ankoraŭ ne tiel bele ellaborita) propono por la ĉefpaĝo. Mi pensas, ke tio formo estus ne nur pli bela, sed ankaŭ pli flue tralegebla paĝo. Do mia ĉefaj ŝanĝoj en la ĉefpaĝo:

1. La bonventekston

(La Vikipedio estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj. Ĉiu povas [...].)
mi metus en Bonvenon.
2. Enciklopedio Kategorioj sur dekstra flanko (logike - en artikoloj la dosieroj kaj kestoj estas sur la dekstra flanko)
3. Kunlaboraĵo de la tago posicio en ordo, sed super tio estus la Artikolo de la tago. (Ĉu tiel ne estus pli logike?)
4. Vikipedia aktualaĵo La aktualaĵon super Artikolo de la tago. Kaj maks. du punktoj. Kial pli?
5. Pri kopirajto Nur ligo anŝtataŭ kesto - sufiĉius.
6. Pri ĉi tiu paĝo propono kesto ĉefpaĝo aliaj lingvoj
7. Artikolo de la semajno Vidu sur punkto 3.
8. Mondo aktuale



Linio 1: du aŭ tri gravaj vortoj kiel en la germana.
Eks.: Wut (Film) · Nationalratswahl (A) · Damen-Hockey-WM

Poste la Naskiĝuloj / Mortuloj kaj Kio okazis dum la xx.monato?

9. Ĉu vi scias ke ... ? Maks. tri punktoj kaj sur maldekstra flanko, sub la kunlaboraĵo de la semajno.
10. Vikiejo Laŭ mi sufiĉus kolekti la punktojn.
11. Kunprojektoj Sur dekstra flanko kaj same kiel la itala paĝo.

Salutojn el la Algovio, Lupíro 15:47, 29. Sep 2006 (UTC)

La teksto en la ĉefpaĝo sub Bonvenon povus esti en Vikipedio:Bonvenon al la Vikipedio. Mi jam kopiis tien;
La teksto pri kopirajto nun ankaŭ estas kopiita al Vikipedio:Kopirajto.
Mi nun serĉas eblecojn, kion fari kun Vikiejo
Salutojn el la Algovio, Lupíro 02:48, 30. Sep 2006 (UTC)

Mi havas peton, do mi kreis tion ŝablonon. Ĉu iu ajn povus meti ĝin en tion specialan paĝon? Dankojn antaŭdezire.

Salutojn el la Algovio, Lupíro 15:19, 2. Okt 2006 (UTC)

Vi kreis ŝablonon; ŝablono ne estas artikolo; do ĝi ne aperas en la aŭtomate kreita listo de ĉiuj artikoloj.
Kio estas la celo de via ŝablono? Marcos 20:54, 3. Okt 2006 (UTC)
Almenaŭ en la germana tio funkcias. Kial ne ankaŭ ĉi-tie?
Aŭ ĉu eĉ administratoroj ne povas ŝanĝi ĝin? Mi estus vere miranta.
Pri via demando pri la celo: Mi ne scius, kial mi devas pravigi min pro la laboro por la vikipedio.
Lupíro 13:03, 6. Okt 2006 (UTC)
Vi miskomprenis Lupiron: li volas ke la ŝablono aperu ĉe la supro de la menciita paĝo. Tio eblas per redakto de MediaWiki:allpages-summary. --Schuetzm 16:01, 6. Okt 2006 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Mi nun komprenis kaj plenumis la peton. Marcos 20:01, 6. Okt 2006 (UTC)

Lingvolisto[redakti fonton]

Mi restarigis antaŭan version de lingvolistoj ĉar laŭ mia scio Lupíro nenie petis aprobon por anstataŭigi antaŭe ekzistantan lingvoliston per sia propra unuope sendiskute kreita. Arno Lagrange  11:50, 6. Okt 2006 (UTC)

En la lingvolisto de la germana ĉefpaĝo mankas Esperanto

--Hans 22:49, 11. Feb 2007 (UTC)
Tie ankaŭ "mankas" ekz-e la rumana , kataluna, ukraina kaj indonezia lingvoj. Ili klarigas sur la diskutpaĝo, ke por havi superrigardeblan liston, ili mencias sur la ĉefpaĝo nur lingvojn kun mult-artikolaj Vikipedioj, monde gravajn lingvojn, lingvojn de malplimultoj kiuj loĝas en regiono kie la germana estas la ĉeflingvo, kaj lingvojn geografie najbarajn al la germana lingvo. Aliaj lingvoj troviĝas sur de:Wikipedia:Sprachen, al kiu estas ligo de la ĉefpaĝo. Mi bedaŭras la fakton, ke Esperanto nun estas la laŭ-artikolnombre plej granda Vikipedio ne alligita de la germana ĉefpaĝo, sed tuj post Esperanto ja sekvas aliaj lingvoj ne alligitaj (la kvar supre menciitaj lingvoj ja estas la 19-a, 20-a, 22-a kaj 23-a laŭ artikolnombro). Bedaŭrinde Esperanto ne klare plenumas iun ajn el la kvar kriterioj por esti listigita. Se vi volas instigi diskuton pri tio ĉe la germana Vikipedio, demandu tie kial la latina, slovaka, norvega kaj suoma (finna) Vikipedioj estas alligitaj, sed ne Esperanto (tiuj kvar estas la solaj kiuj ne multe pli klare ol Esperanto plenumas ajnan kriterion). Sed mi kredas, ke vi pli verŝajne kaŭzos, ke ili forigos kelkajn el tiuj kvar lingvoj el la listo ol ke ili aldonos Esperanton, ĉar jam nun kun 29 lingvoj ili preskaŭ perdis la deziratan superrigardeblon de la listo. Marcos 00:09, 12. Feb 2007 (UTC)

Ĉu tia regulo de superrigardebleco vere ekzistas? Estas dubinda. Ja ekzistas Esperanto en la angla ĉefpaĝo. Kaj en multaj artikoloj en la germana Viki Esperanto aperas. Iu, kiu rajtas kaj kapablas, simple ŝanĝu la aferon! --Hans 12:41, 9. Maj 2007 (UTC)

Ĉu iu administranto bonvolos forigi la stulte grandegan lingvoliston en la maldekstra kolumno? Ĝi tutegale ne estas plena (en ĝi mankas la ne tre malgranda oseta Vikipedio, ekz., kiun mi partoprenas), sed jam okupas tro da bitokoj el inter la ceteraj de la ĉefpaĝo. Ŝparu onian trafikon kaj ŝarĝon de la vikipediaj serviloj. Ideale tiu listo maldekstre forestu tute, ie sube de la paĝo mem estu listo de la plej grandaj vikipedioj (ekz., super 100 mil, ne indas rekte mencii la aliajn) kun ligilo al "La plena listo de vikipedioj"). — Slavik IVANOV 21:54, 25. Maj 2007 (UTC)

Bonvolu rigardi MediaWiki_diskuto:Edittools#Unu_</div>_tro_multe! --- Kun amika saluto, Melankolio 14:25, 8. Okt 2006 (UTC)

Skota lingvo[redakti fonton]

I can read some Esperanto, but not write it, so please excuse me. Why is "Skota lingvo" (Scottish Language) being used for "Lowland Scots", when it is clearly not the sole Scottish language?

nova propono por la ĉefpaĝo[redakti fonton]

Mi vidis, ke ankaŭ aliaj vikipedisto, do Sok Na Men Sui Lui, donis komentarion. Do bone, dankon. Jen, mia propono por la ĉefpaĝo. Se iu havas pli bonajn ideojn, mem kreu, aŭ se vi volas kreu el mia propono.

Feliĉan kristnaskon, Lupíro Lupíro 14:56, 21. Dec 2006 (UTC)

Dankegon! Ĝi aspektas tre bela! Kiam ni povas utiligi ĝin? -- Yekrats 15:31, 21. Dec 2006 (UTC)
Ankaŭ mi opinias, ke estas de progreso. La grafika aranĝo estas pli klara.
Same kiel Esperanto celas esti klara lingvo. Ĉu entute la Esperanta Vikipedio
povus havi propran aparte klaran strukturon?
Mi ne tre kontentas pri la lingva nivelo de la malnova ĉefpaĝo. Se la ĉefpaĝo
ne estas lingve senriproĉa kaj facile komprenebla, kiel estas pri la aliaj paĝoj?
Nelogas verki. Aspektas Esperanto, sed la gusto similas al tiu de la angla,
ankoraŭ estas kiel po-vorta traduko (kaj kopiado de strukturo), malprecize.
Ĉu ne indus korekti?
-Mia foliumilo ne ĝuste montras la ĉapelitajn literojn kaj ne troviĝas
helpo por tio.
-Kion signifas la butono "ensaluto"? Ĉu mi salutu iun?? Kial "en-"? Kie estas
la klarigoj? La aferoj devus esti tuj kompreneblaj kaj tuj troveblaj por ĉiuj,
mi opinias. "Registriĝo", elekto de rekonnomo k.a....?
Specifaj komentoj (nur kelkaj):
- "Vikiversitato" estas strangaĵo. La angla faras novajn vortojn tiel, Esperanto ne.
Mallongeco ne donas sufiĉan avantaĝon kompare kun "Viki(pedi)a universitato"
- ĉu tamen lernejo, studejo, ...?
- Cetere ĉu vere kunmete "vikilibroj" ktp., ĉar fariĝas tute nova nocio?
dum malpli ekstrema "(En)Viki(pedi)aj libroj" povus esti pli taŭga
- "senkostaj fontaj dokumentoj" - ĉu "fontaj" ne estas superflua?
- "Meta" estas prefikso, ne vorto en Esperanto
- "Kunprojektoj" ne estas bona vorto. "Kunprojekto" parole kaŭzas konfuzon ĉar
intermiksiĝas kun "kun projekto". Ĉu "Akcesoraj projektoj"?
...
Kara 62.237.245.89, bv. salutu per ~~~~ (mi ankaŭ donis foruman strukturon al via teksto, pardonu)
Due, mi nur prenis de la ĉefpaĝo kaj donis novan aspekton. Se vi volas, vi povas forĵeti lingvajn erarojn: Vikipedio estas komunuma projekto.
Por ke ĉiu komprenas, ke estas ĉia afero, mi kopiis la proponon por la ĉefpaĝo ĉi-tien.
Morgaŭ mi forveturos al Ago-Semajno - feliĉan kristnaskon!
Salutojn el la Algovio, Lupíro 11:38, 24. Dec 2006 (UTC)

Esperanto and Ido[redakti fonton]

These languages are very similar. So we need an article in other Wikipedias which shows the differences so that interstested people get a suggestion about ist. That would be very nice.

@German speaking guys: Have a look at the article "Unterschiede zwischen den serbokroatischen Standardvarietäten". That is what I mean according to the missing article "Gegenüberstellung von Esperanto und Ido". So I hope here is a Ido speaking guy who likes to make it. Merry Christmas. 89.48.33.69 03:18, 24. Dec 2006 (UTC)

See en:Esperanto_and_Ido_compared and b:en:Ido/How is Ido different from Esperanto?! --87.173.255.117 17:17, 18. Mar 2007 (UTC)

Vikipedia[redakti fonton]

Kvankam nia ĉefpago havas multe da referencoj al aliaj lingvoj, ĝi ne havas al amĥara. Malhonestaĵo.

Eble ni ne listigu vere ĉiujn ekzistantajn en Vikipedio lingvojn. Tio pezigus la paĝon ege. Mi preferus havi ĉiujn ligilojn en aparta paĝo kaj ligi nur al ĝi; eble dekkelk plej grandajn vikipediojn nur lasi en la ĉefpaĝo. Alikaze ĉiam ne klaros, kial, ekz., la maoria estas en la listo, dum la oseta ne (atentu, ne estas propono aldoni la osetan! estas propono ŝanĝi la ĝeneralan politikon pri la afero). - Slavik IVANOV 00:26, 4. Apr 2007 (UTC)

La nomoj de personoj[redakti fonton]

La saman tagon (2007.01.06) aperas sur tiu ĉefa paĝo artikolo pri du famaj viroj : José Bové kaj Moŝe Kacav. Kial la skribo de José Bové uzas francajn literojn, kaj la skribo de Moŝe Kacav uzas Eo-literojn kaj ne hebreajn literojn ? Mi proponas ke ĉiuj personaj nomoj uzu Eo-literojn, kaj ne naciajn literojn ; ekzemple Ĵoze Bove kaj Moŝe Kacav. Se oni volas montri la naciajn literojn, oni povas skribi : Ĵoze Bove (france: José Bové) kaj Moŝe Kacav (hebree: משה קצב ), egalrajte por ĉiuj nacioj.

Strangjai aspectaz diversai translitteradoi, qviam oni usadas "x"on cai lethas tiun transformyni epí supersignita líttero. Pro tio mi vaprossas: Czu ne eblas preni recte cz por ysqenyina "c^", "ĉ", "c'x" ? Cai prenante gj cai dj /ds por ysqenyina "g^", "ĝ", "g'x" ? Prenonte ch por "h^, hh, ĥ, h'x" ? cai jj por "j^, jh, ĵ, j'x" ? sh por "s^, ŝ, s'x" ? Ostavante û en form ancau de "u" ? Diatí ne ? Why not? Pourquoi pas? Omnicase, la substituoi proponitai szon multe pli naturalai ac internacionale recogneblai.

this site is so serious about Esperanto[redakti fonton]

If you go to the Latin version they use English and other European languages on talk pages, Latin mainly just for the articles themselves. But here they use Esperanto all over everywhere, just like a real language.

Kial esperanto estas reala lingvo!--Jonathaneo 11:42, 23. Mar 2007 (UTC)


It is "a real language", not "just like". For some it is even the first (e.g. native) language, unlike Latin for those, who write in Latin-Wikipedia. Alaŭdo ۩ 18:40, 23. Mar 2007 (UTC)
I can't understand it at all, sorry 86.132.237.96 20:36, 20. Apr 2007 (UTC)
It is a real language, my friend. It is a language very much alive and evolving. There are even a few people who are raised as Esperanto-speakers from birth in their household. (Two people meet from different cultures, marry, use Esperanto as a family-language, have children whose natural language is Esperanto, plus usually the language of where they live.) Some of those first-language-Esperantists work on this site. You might want to give it a try; Check out these sites, all free:
Bonan ŝancon! (Good luck!) Yekrats 21:01, 20. Apr 2007 (UTC)
----
[Traduko: Ĝi estas reala lingvo, mia amiko. Ĝi estas lingvo tre vigla kaj disvolvanta. Estas ja kelkaj homoj kiu estas denaskaj (parolantoj en gji). (Du homoj renkont(igj)as el malsamaj kulturoj, geedziĝas, utiligas Esperanton kiel familio-lingvon, fariĝas (generas) infanojn kies denaska lingvo estas Esperanto, plus (?, krom) ofte la lingvo de la patrujo (kiu patrujo?).) Iuj denaskuloj laboras en ĉi tiu (inter)retejo. Vi eble volus provi ĝin. Jen esperanto-(inter)retejoj, ĉiuj senpagaj...]

For la anglan![redakti fonton]

Mi volas forigi la anglan vorton 'Manor' kiu aperas sur la Ĉefpaĝo en la artikolo de la semajno. Ĝi superfluas, kaj malbeligas. --Haruo 19:22, 24. Mar 2007 (UTC)

Mi konsentas; la vorto eble erare restis dum tradukado, aŭ estis miskomprenata kiel parto de la nomo. – Aisano 19:59, 24. Mar 2007 (UTC)
Korektita. --Petr Tomasovsky 20:30, 24. Mar 2007 (UTC)
Dankon! Kaj ĉu "signifa" (almenaŭ dufoje) en la sama artikolo eble celas diri "grava", "konata", eventuale eĉ "malbagatela"? En estonteco, ĉu estas pli rekta metodo por korekti tiajn makuletojn, aŭ ĉu mi devas daŭre peti tion tie ĉi? --Haruo 00:49, 25. Mar 2007 (UTC)
Respondita en la diskutan paĝon de Haruo. --Petr Tomasovsky 07:54, 25. Mar 2007 (UTC)

Galega lingvo[redakti fonton]

gl: Acerca desta páxina (klarigo por galegoparolantoj, explicacións para galegofalantes)

--85.60.104.228 23:42, 2. Apr 2007 (UTC)

Done!! Alaŭdo ۩ 08:38, 3. Apr 2007 (UTC)

ne prigalege[redakti fonton]

GRAVAN MESAĜON: homoj, ĉi tiu vikipedio jam atingis 85000 artikoloj. NI DEVAS ATINGI 100,000! Se ni faros tion, la vikipedio estos menciita en la pli alta kategorio, kaj ĝi altiros pli da atenton. Ni ĉiuj devas laboregi! Ĉi homo devas skribi artikolon pri ion pri kio li estas informita. EK AL LA LABORON. kaj diru al viaj amikoj

Kaj nepre trouzegu la akuzativo! Forigu ĉiu balasta kaj senbalasta nominativo! ;-) --Haruo 00:18, 13. Maj 2007 (UTC)

Vikifonto[redakti fonton]

Malsupre de la Ĉefpaĝo, la ligo al Vikifonto iras al neekzistanta paĝo tie. Kaj mi ne komprenas, kial ankoraŭ mankas aparta lingva subdomajno ĉe tiu projekto. Jam preskaŭ 5 000 artikoloj, kvankam multaj fakte estas en latino. --Haruo 18:39, 26. Jun 2007 (UTC)

Mi nun korektis la ligilon al Vikifonto. Tamen mi devis rezigni de la uzo de ŝablonoj, ĉar tiu iĝis tro obskura, pro multegaj ŝablonoj inkluzivantaj aliajn ŝablonojn inkluzivantajn aliajn ŝablonojn ktp. Marcos 21:46, 27. Jun 2007 (UTC)
Mi restarigis antaŭan bone funkciantan situacion kiun difektis Putnik kiu ŝajne ne rimarkis ke rekta ligilo al vikifontoj kaj al vikinovaĵoj ne funkcias. Arno Lagrange  23:04, 27. Jun 2007 (UTC)

Please replace[redakti fonton]

Text in ukrainian "пояснення для україномовних українців" should be replaced with "пояснення для україномовних", this translation is better. --uk:User:Gutsul

Farite (Done) Alaŭdo ۩ 12:07, 26. Okt 2007 (UTC)

Deletionists are going to delete Plansprache (Artificial language) in de:[redakti fonton]

I know this is not the right place but please help to keep this article in de:. The article is not that bad, but needs a helping hand. If you do not end this malicious development, other related article about artificial languages may also thrashed into the can. This is not what wikipedia is standing for. [1] -- 212.23.126.20 22:30, 22. Aŭg 2007 (UTC)

Volapuko havas pli ol 100 000 artikolojn![redakti fonton]

Nekredeble, oni simple uzis roboton por aŭtomate krei milojn da artikoloj, kaj nun la volapuka vikipedio ŝajnas pli granda ol la esperanta... sed kiam oni okulumas ĝin, videblas, ke la plimulto temas pri nur kelkaj datenoj el francaj, italaj aŭ brazilaj urboj. Iu volas opinii? 84.77.90.127 23:39, 11. Sep 2007 (UTC)

Ho, tio estas nenio: Simple uzu la serĉfunkcion (Pad fädik). 90% de la artikoloj enhavas la franzon "Sürfat ela x binon mö y km²."
:D
Salutojn el la Algovio, 21:06, 1. Nov 2007 (UTC)
La nombreco ne gravas, sed la valoro.

Helpon pri birdoj kaj kolomboj[redakti fonton]

Saluton. Mi petas helpon por iome malmalordigi parton de mia tasko. Mi faras artikolojn pri birdoj.Mi sekvas la liston de ordoj kaj familioj kaj nun mi jam estas ĉe Kolomboformaj. Mi sukcese prilaboris Rafedojn sed ĉe Kolombedoj mi havas problemojn. Mi uzas jam ekzistintajn artikolojn kaj plenigas truojn, sed ĉi tie estas problemoj. Estas 300 kolomboj kaj mi ne certas kiom da artikoloj mi faros, mi bezonas helpon nur por la kvar aŭ ses ĉefaj artikoloj kiuj jam estas faritaj sed estas tute malordigitaj. Mi jam havas artikolon pri Kolombedoj, kiun mi finigos iam, kaj bezonas artikolojn por subfamilioj, ekzemple Columbinae, genroj, ekzemple Columba, sed tie aperas stelaro kaj por specioj, kiel Rokkolombo, sed tiu estas la sama artikolo kiel por Kolombo, dum Kolomboj estas sama kiel Kolombedoj. Mi komprenas, ke temas pri nodo aŭ kaprompaĵo. Ĉu iu povas kaj volas helpi min, kiu estas mallerta ordiganta vikipediisto? --kani 18:48, 25. Okt 2007 (UTC)

Tim Burton[redakti fonton]

Kial la paĝo "Tim Burton" estas ŝlosita ? Mi ne povas fari ligon al "Corpse Bride (filmo)" Dominik 07:47, 19. Mar 2008 (UTC)

Mi ne scias kial ĝi estis ŝlosita, sed mi malŝlosis ĝin. -- Yekrats 15:54, 19. Mar 2008 (UTC)
Multajn dankojn, mi povis ligi la artikolon de Tim Burton al du filmoj. Dominik 09:12, 20. Mar 2008 (UTC)