Vikipedio:Mi bezonas helpon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne nur novaj gevikipediistoj bezonas de tempo al tempo helpon pro diversaj problemoj, tio okazas ankaŭ al la pli spertaj uzantoj de Esperanta Vikipedio. Tiu ĉi paĝo devas servi al solvado de tiaj problemaj demandoj. Alia ebleco, kie vi povas provi serĉi helpon por diversaj problemoj, estas la Esperanta IRC-kanalo sur la servilo freenode: #wikipedia-eo.

Zorgu dum tio pri la sekva:

  • Se vi volas demandi iun konkretan vikipediiston, demandu lin aŭ ŝin sur ties persona diskutpaĝo.
  • Se vi havas demandon pri iu konkreta artikolo, bonvolu publikigi vian demandon sur ĝia diskutpaĝo.

Sur ĉi tiu paĝo devus esti aldonataj nur tiuj demandoj kaj petoj pri helpo, por kiuj ne ekzistas alia taŭga loko, do pri la temoj tute ĝeneralaj kaj kiuj superas ĉiujn temojn kaj artikolojn. Formulu vian demandon kiel novan ĉapitron; konvenas antaŭe rigardi, ĉu tia ĉi demando, eble, jam estis demandita. Formulu la demandon ankaŭ klare, antaŭ ĉio sumigu vian problemon mallonge kaj trafe en la fenestreto por sumigo de la redakto sube.

Eble por via demando pli taŭgas la diskutejo.

Fari novan demandon-nova ĉapitro

Atentigo: tiu ĉi paĝo ne estas ĝenerala interreta help-servo! La demandoj, kiujn vi faros, devas nepre rilati al Vikipedio.

Artikoloj el la Kategorioj :Vikipedio kaj :Helpo: tradukado al Esperanto[redakti fonton]

Ŝajnas, ke tiu ĉi Vikipedio ankoraŭ ne plene akordas kun la projekto de Wikimedia. Mi alvokas ĉiuj tradukemulojn, helpu traduki kaj korekti la tradukotajn helpojn, regulojn ktp - ĉefe el la angla Vikipedio - ĝi estas nia patro kaj patrino - ĝi nun havas plurajn infanajn malsanojn jam kuracitajn. Ni traduku kaj lernu, kiel solvi niajn problemojn. --Jan 16:02, 29. Jul 2005 (UTC)

Ion fari pri intervikiaj robotoj[redakti fonton]

Mi petas administrantojn, speciale tiujn, kiuj iam uzis na Bugzilla, turni atenton al la grava ŝanĝopropono https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=15607 Temas pri jam preta maniero forigi intervikiojn el tekstoj de artikoloj (kaj sekve forigi la interviki-robotan aktivadon, kio purigus je rubaĵo historiojn de paĝoj kaj listojn kiel "mian atentaron"). Venu kaj diru vian opinion tie. Slavik IVANOV 19:34, 15. Mar 2009 (UTC)

Uzanto Bel Air ne plu uzebla[redakti fonton]

Mi estas la uzanto Bel Air. Post iom pli longa kontribua pauxzo, mi ne plu povis ensaluti. La pasvorton mi ne forgesis, cxar mi neniam sxangxis gxin, kaj gxi estas notita en mia pasvorttrezorejo. Novan pasvorton mi ne povas iniciati, cxar la sistemo diras, ke mia retposxtadreso ne estas registrita. Eble mia konto estas malsxaltita, mi ne scias. Mia uzantopagxo tamen ankoraux ekzistas. Mi preferas teni (aux rericevi) mian unuan uzantonomon. Kion mi povas fari? --95.222.138.70 20:57, 18. Jul 2017 (UTC)

Ŝajne la problemon tiam ne sukcesis solvi. Kaj per la IP-listo Bel Air apenaŭ eblas kontakti la uzanton... Domaĝe. ThomasPusch (diskuto) 15:07, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Cyprien Verseux[redakti fonton]

(sorry for using English) I asked speedy deletion of Cyprien Verseux as crosswiki spam (article created from subject workplace at the same time on a lot of wikis). @Robin van der Vliet: removed the tag twice, but I'd prefer a review by administrators, which I'll obviously accept. Also I plan to add that title to global blacklist so a local administrator intervention is needed in order to whitelist it locally. --Vituzzu (diskuto) 14:30, 2 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Estis diskuto en decembro 2017 pri la demando ĉu la artikolo Cyprien Verseux forigendus, pro manko de alilingvaj versioj. La decido estis konservi ĝin (eblas relegi la tiaman diskuton). ThomasPusch (diskuto) 14:52, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]