Saltu al enhavo

Cyprien Verseux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cyprien Verseux
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1990 (1990-08-06) (35-jaraĝa)
en Vélizy-Villacoublay
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sup'Biotech Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astrobiologo
scienca esploristo
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo astrobiologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cyprien VERSEUX (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1990 en Vélizy-Villacoublay) estas franca astronomo kaj fakulo en astrobiologio, astronomio kaj astrofiziko.[1] Li estas fakulo pri Marso. Li studentiĝis ĉe Sup'Biotech kaj ĉe Institute of Systems and Synthetic Biology.[2] Intertempe li estras la Laboratorion de Aplikata Spaca Mikrobiologio ĉe ZARM (Centro de Aplikata Spaca Teknologio kaj Mikrogravito), germana scienca institucio de la Universitato de Bremeno.[3]

Preter liaj esploroj, li estas konata pro tio, ke li partoprenis en 2015 en la scienca esplorprogramo "HI-SEAS IV" de la NASA.[4] Krome li gvidis en 2018 la esplorstacion Concordia situanta en Antarkto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. france Mars: un français sélectionné par la Nasa pour une mission de simulation d'un an [1] Alirita la 27-an de decembro 2016.
  2. france Après une année dans un dôme, Cyprien Verseux a toujours envie d'aller sur Mars [2] Alirita la 27-an de decembro 2016.
  3. https://www.franceculture.fr/personne/cyprien-verseux Cyprien Verseux: biografio, novaĵoj kaj elsendoj de France Culture, en retejo de la radiokanalo France Culture, vidita la 27-an de januaro 2020 (france)
  4. angle Mock Mars Explorers Emerge from Habitat to End Year of Isolation in Hawaii [3] Alirita la 27-an de decembro 2016.