Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/08

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atako de la domo de Joseph Priestley en Birmingham.
Atako de la domo de Joseph Priestley en Birmingham.

La tumultoj de Birmingham en 1791, ankaŭ konataj kiel la "Priestley-tumultoj" (angle Birmingham Riots of 1791Priestley Riots) okazis ekde la 14-a ĝis la 17-a de julio 1791 en Birmingham (Anglio). La ĉefaj celoj de la tumultuloj estis religiaj disidentoj, precipe la polemika politika teoriisto kaj teologo Joseph Priestley. La kolerego de la tumultuloj originis pro variaj kaŭzoj, aŭ lokaj aŭ naciaj, inkluzive de malkonsento pri la aĉeto de kelkaj libroj por la publika biblioteko. La ribeluloj ankaŭ suspektis, ke la disidentoj subtenis la francan revolucion kaj provis akiri plenajn civilajn rajtojn.

La tumultoj komenciĝis per la atako de hotelo, kie estis okazanta bankedo por la subtenantoj de la franca revolucio. La tumultuloj sekve atakis kaj bruligis la domon kaj personan preĝejon de Priestley, sed ankaŭ kvar disidentajn kapelojn, 27 aliajn domojn kaj plurajn butikojn. Multaj ribeluloj rapide ebriiĝis, drinkante la likvorojn, kiujn ili trovis dum la rabado. Oni cetere donis alkoholon al ili kiel koruptaĵon, por ke ili ĉesu bruligi domojn. Malgranda grupo tamen montriĝis nekoruptebla kaj sukcese restis sobra. La tumultuloj bruligis ne nur la domojn kaj kapelojn de religiaj disidentoj, sed ankaŭ la domojn de aliaj homoj, kiujn ili prave aŭ ne similigis al disidentoj, ekzemple la membroj de la sciencista Luna Societo. Legu pli...