Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/22

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Azerbajĝano (en la azera lingvo: AzərbaycanАзәрбајҹан, en la rusa: Азербайджан), oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azere: Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude.

La nuna teritorio de Azerbajĝano estis la regiono kie antaŭe ekzistis Kaŭkaza Albanio, kristana nacio tre ligata al la armenoj. Ĝi estis inter la unuaj ŝtatoj de la mondo kie kristanismo estis la ŝtata religio. Post la amaso elmigrado de la tjurkoj en la regionon la loka loĝantaro kaj la tjurkoj rasmiksiĝis kaj naskiĝis la azeroj kiuj heredis tradiciojn eĉ ekde la zoroastriana epoko kaj kristana sed kun la islama religio.

Azerbajĝano fariĝis la unua laika demokratia respubliko el la islama mondo en 1918 post la malapero de la Rusa Imperio kaj la sendependiĝo de la kaŭkazaj teritorioj. Poste ĝi fariĝis ĝi fariĝis ĝis 1936 kaŭkaza federacia respubliko. De 1936 ĝis 1991 ĝi estis unu el la 15 sovetaj respublikoj. Azerbajĝano estas sekulara lando, kiu estas membro de la Konsilio de Eŭropo ekde 2001. Malgraŭ tio ke ĝiaj institucioj estas similaj al la demokratiaj, la registara konduto estas kritikata pro aŭtoritarismo. Legu pli...