Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La granda nubskrapulo Empire State Buildong in Novjorko.
La granda nubskrapulo Empire State Buildong in Novjorko.

NovjorkoNov-Jorko (angle kaj oficiale, New York City) estas la plej loĝata urbo de Novjorkio, nordorienta ŝtato de Usono kaj la dua plej granda aglomeraĵo de la kontinento. Ĝi estas centro de la metropolita areo de Novjorko, kiu ankaŭ troviĝas inter la plej grandaj aglomeraĵoj en la mondo. Ekde la fino de la 19-a jarcento ĝi estas unu el ĉefaj mondaj centroj por la komerco kaj ekonomio. Novjorko estas konsiderata tutmonda urbo pro ĝiaj mondskalaj influoj ĉe la amaskomunikiloj, politiko, edukado, hobio kaj modo. La arta kaj kultura influo de la urbo estas inter la plej gravaj de la lando. Krome, en ĝi troviĝas la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj, kio igas ĝin grava loko por la internaciaj rilatoj.

La urbo konsistas el kvin arondismentoj (kelkfoje tradukata kiel distriktoj aŭ komunumoj) kaj ĉiu el ili koincidas kun municipo: Bronkso, Broklino, Manhatano, Kvinzo kaj Staten-Insulo. Kun pli ol 8,4 milionoj da novjorkanoj en urba areo de 830 kvadrataj kilometroj, Novjorko estas la dua plej dense loĝata urbo en Usono, post Nov-Ĵerzejo, trans la rivero Hudson.

La urbo havas multajn kvartalojn kaj konstruaĵojn kiuj estas rekonataj en la tuta mondo. Ekzemple, la statuo de Libereco, situanta ĉe la samnoma insulo, kaj la insulo Ellis, tra kiu sekvis milionoj da enmigrintoj, atingintaj Usonon fine de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a. Wall Street estas unu el la ĉefaj tutmondaj centroj por la ekonomio kaj financo ekde la Dua Mondmilito kaj ĝi estas la sidejo de la Novjorka Borso. La urbo ankaŭ havas gravan koncentriĝon de multaj nubskrapuloj, inter kiuj troviĝas la fame konataj Empire State kaj la ĝemelturoj de World Trade Center, detruitaj en la atencoj de la 11-a de septembro 2001.
Legu pli...