Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/38

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo apud Verdun okazis dum la Unua Mondmilito inter la 21-a de februaro kaj la 19-a de decembro 1916 apud Verdun en Francujo. Tie alfrontiĝis franca kaj germana armeoj en batalo. La strategio de la germanoj estis «elĉerpi la francan armeon», strategio koncipita de generalo Erich von Falkenhayn, superestro de la germana armeo. Per terura obusado, li intencis estigi duoble pli da francaj pereoj ol da germanaj. Sed la batalo fakte evidentiĝis preskaŭ tiel kosta por atakinto, kiel por atakito: inter pli ol 300 000 mortintoj estis 163 000 francoj kaj 143 000 germanoj, kaj finiĝis per reveno en la antaŭan situacion. Krome, inter julio kaj novembro, engaĝiĝis la angla armeo en same sangan kaj vanan batalon apud la ĉefrivero Somme.

Germanflanke bataladis precipe la samaj korpusoj ; male la francoj rotaciis 70% el la francaj «haruloj» apud Verdun. Do ampleksigis ties nomo simbolan gravecon kaj kontribuis al la famo de la generalo Philippe Pétain, kiu estris dum la unua parto de tiu batalo. Duaparte, (junio-julio), la germanan puŝadon haltigis la generalo Robert Nivelle, antaŭ ol regajni pli-malpli la perditan terenon ĝis novembro, helpe de sia subulo Charles Mangin.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Metroo de Vieno - Essen - Muta cigno