Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/02

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Grandduklando Flandrensis

Grandduklando Flandrensis (nederlande Groothertogdom Flandrensis) estas mikronacio kun postuloj super kelkaj teritorioj de Antarkto, kiu estis fondita en 2008 fare de la belgo Niels Vermeersch. Flandrensis ne estas agnoskita fare de iu lando aŭ registaro. La mikronacio estas inspirita fare de la mezepoka graflando Flandrio. Flandrensis estas rigardita fare de la fondinto kiel ŝatokupo-mikronacio, daŭre la Mikronacio havas siajn proprajn identigilojn, valuton, gazeton, konstitucion kaj nacian himnon. Flandrensis estas ankaŭ politika simulaĵo kun partioj kiel la APPF (piratopartio), DRP (monarkista), NPF (naciisma), FDUP (uniisto), FL-AL (solidareco) kaj Lijst Govaert (liberala) kaj organizas ĉiujarajn elektojn. La fondinto ankaŭ priskribas Flandrensis kiel kulturan organizon. En 2012 la Mikronacio estas kunmetita de 128 civitanoj de 28 malsamaj naciecoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Ludilo - Karnavalo en Salvador de Bahio - Marilyn Monroe