Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/22

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Socialisma realismo estas stilo de realisma arto kiu estis evoluigita ĉefe en Sovetunio kaj iĝis domina stilo en diversaj aliaj socialismaj landoj. Socialisma realismo estas karakterizita per la klarigita bildigo de komunistaj valoroj, kiaj ekzemple la emancipiĝo de la proletaro, en realisma maniero. Kvankam ligita, ĝi ne devus esti konfuzita kun socia realismo, pli larĝa speco de arto kiu realisme prezentas temojn de socia temo.

Socialisma realismo estis la hegemonia formo de arto en Sovetunio de sia evoluo en la komenco de la 1920-aj jaroj ĝis sia fina falo de populareco en la fino de la 1960-aj jaroj. Dum aliaj landoj havis devigan kanonon de arto, socia realismo en Rusio daŭris pli longe kaj estis pli limigita ol aliloke en Eŭropo.

Socialisma realismo estis evoluigita fare de multaj miloj da artistoj, tra vasta imperio, dum pluraj jardekoj. Fruaj ekzemploj de realismo en rusa arto inkludas la laboron de la Peredviĵniki kaj de Ilja Repin. Dum tiuj verkoj ne havas la saman politikan implicon, ili elmontras la teknikojn ekzercitajn fare de ties posteuloj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Ludilo - Thann - Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo