Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/06

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pygoscelis antarctica

Pingveno estas iu birdo el specio de la ordo SfeniskoformajSphenisciformes kaj familio Sfeniskedoj kiu ne povas flugi. Ĝi vivas preskaŭ nur sur la suda hemisfero, sed, male al kutima supozo, ne nur en malvarmaj klimatoj, kiel Antarkto. Fakte malmultaj specioj loĝas en tiom malvarmaj klimatoj, kelkaj specioj vivas en moderklimataj areoj kaj unu specio tiom norde, kiom ĝis la Galapagoj ĉe la Ekvatoro nome la Galapaga pingveno kaj serĉante nutraĵon ili kelkfoje eĉ transiras Ekvatoron. La plejmulto da pingvenoj manĝas krilon, salikokojn, fiŝojn, loligojn kaj aliajn marajn nutraĵojn, kiujn ili kaptas naĝante subakve. Ĉar ili estas akvobirdoj, ili estas adaptitaj por vivo en akvo, nome pingvenoj havas kontrastan malhelan kaj blankan plumaron, kaj ties flugiloj evoluis al naĝiloj. Ili pasas preskaŭ duonon de ties vivoj surtere kaj duonon en oceanoj.

La Imperiestra pingveno estas la plej granda pingvena specio. Plenkreska Imperiestra pingveno estas ĉ. 1,1 metrojn alta kaj pezas 30 aŭ pli da kilogramoj. La plej malgranda pingvena specio estas la Blua pingveneto (nomiĝas ankaŭ Fea pingveno), kiu altas ĉ. 35-40 centimetrojn kaj pezas ĉ. 1 kilogramon. Ĝenerale inter la nunaj taksonoj la pli grandaj pingvenoj tenas varmon pli bone kaj tial loĝas en malvarmaj regionoj, dume malgrandaj pingvenoj troviĝas en moderaj kaj eĉ tropikaj klimatoj (vidu rilaton kun la Regulo de Bergmann).

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Sinagogo de Worms - Klement Gottwald - Gotika arkitekturo