Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/35

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La historio de la Pitkarna Insularo komenciĝas per unua ekloĝigo de Pitkarna Insularo fare de polinezianoj en la 11-a jarcento, kiuj pruveble konstante loĝis en insuloj Henderson kaj Pitkarno, kie ili kreis prosperan socion. Polinezianoj eltenis en la insuloj proksimume dum kvar centjaroj kaj poste pro ne tute konataj kialoj forlasis ilin. La unua Eŭropano, kiu aperis en areo de Pitkarna Insularo, estis Pedro Fernandes de Queirós, kiu malkovris kaj nomis du el la insuloj; sed ne estas certe, precize kiujn insulojn li nomis. Dum la 17-a kaj la 18-a jarcentoj estis sinsekve malkovritaj kaj nomitaj ĉiuj kvar insuloj: Oeno en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, , Henderson same en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, remalkovrita en la jaro 1819 de James Henderson, Pitkarno en la jaro 1767 de Philip Carteret (sed eble jam en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós), Ducie en la jaro 1791 de Edward Edwards.

Post kiam la Polinezianoj malaperis el Pitkarna Insularo, la insuloj restis sen loĝantaro ĝis la jaro 1790, kiam Pitkarna Insulo estis reekloĝigita de grupo de britiaj ribeloj el ŝipo HMAV Bounty kaj de grupo de Polinezianoj. Konstantaj kolonistoj ekloĝis nur en Pitkarna Insulo, la aliaj insuloj restis sen loĝantoj. Eble la unua naskito estis Thursday October Christian.

Plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Panama kanalo, Miguel de Cervantes, Salvador Dalí, Hispana literaturo de la Romantismo