Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Bohemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia emblemo de Bohemio

Bohemio (ĉeĥe: Čechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iama Supra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto de Saksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kun Silezio (respektive kun tiu ĝia parto, kiu hodiaŭ apartenas al Pollando, ĝis la jaro 1945 al Prusio, do al Germanio kaj ĝis regado de Maria Teresia al Aŭstrio, respektive al Ĉeĥio), oriente kun Moravio, sude kun Aŭstrio kaj sudokcidente kun Bavario.

Bohemio estis de komence politika centro de heredaj landoj de krono ĉeĥa, al kiuj en diversaj tempoj plu apartenis Moravio, Silezio kaj Luzacio.

La nomo devenas de okcidentslava tribo de ĉeĥoj. Latina nomo Bohemia, devene Boiohaemum, kiu post iom da tempo influis ankaŭ nomojn en aliaj lingvoj, estas derivita de kelta tribo de bojoj, kiuj en la teritorio de Bohemio vivis ekde la 4-a ĝis la 1-a jarcentoj a.K.

Ĝis la jaro 1918 kaj ĝis la estiĝo de Ĉeĥoslovakio la nomo Bohemio kutime rilatis apud la propra reĝlando al la tuta Ĉeĥio, do al ĉiuj landoj de la Lando de Krono, kaj ĝi havis tiel en la fakto duspecan signifon. Tiu ĉi tradicia diĥotomio parte pludaŭras ĝis hodiaŭ, eĉ kiam estis oficiale forigita pro enpraktikigo de milde ŝanĝita nomo Ĉeĥio.

Legu la artikolon... (de 2011 ne plu elstara)