Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kio? Kie? Kiam?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komputila modelo de la studio
Komputila modelo de la studio

Kio? Kie? Kiam? (ruse Что? Где? Когда? [ŝto gdje kagDA]) estas intelekta kvizludo, tre konata en ruslingva medio. Ĝi estis inventita en 1975 de televida reĝisoro Vladimir Voroŝilov. La ludo rapide fariĝis tiom populara, ke krom la origina televida versio aperis sporta varianto de la ludo. Dum la ludo teamo el 6 (ĝis 8 en sporta versio) personoj devas respondi demandojn, havante por pripenso kaj pridiskuto nur unu minuton. La demandoj estas ĉiam tiaj, ke oni povas respondi ilin surbaze de ĝeneralaj "lernejaj" scioj kaj iom da logiko. Por ĉiu korekta respondo la teamo ricevas unu poenton.

La ludo postulas grandan klerecon kaj vastan superrigardon en la modernaj scioj, kapablon rapide, originale kaj foje neordinare pensi. El la ludtitolo oni povas (erare) konkludi, ke por bone respondi necesas scii multajn konkretajn faktojn. Reale la demandoj kiuj postulas prifaktan scion estas neinteresaj, kaj oni ĉiel strebas eviti tiajn. Bona demando mem enhavas en si ĉion necesan por la respondo, krom tio eble bezonatas komunaj ĝeneralaj scioj el mezlernejaj studoj, atentemo, observemo ktp. Legu pli...