Vikipedio:Studentoj de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Studentoj de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino aperas kiel anonima kolektiva redaktanto en la Vikipedio. La redaktado de kelkaj rubrikoj en Vikipedio estas laŭ propra diro parto de ĝia studa taskaro, precipe pri la "Civito de Esperantio", LF-koop, Giorgio SILFER, Perla MARTINELLI, Heroldo de Esperanto kaj rilataj temoj. La kolektivo redaktas en la Vikipedio laŭ kriterioj de UTET-enciklopedio, kiujn ili supozas esti sciencaj sed ĝi ne havas tempon por diskuti pri ili, anstataŭ konformiĝi al Vikipedia regularo : la kolektivo redaktas neniam ensalutinte, ĝi forigas partojn de artikoloj precipe kritikojn. Supozeble temas pri unu tentaklo de polpo (besto kun unu kapo kaj multaj brakoj kiu kaŝas sin malantaŭ inkosimila substanco), kies nek kapo nek brakoj sciigas sian nomon.

Estas malcerta la identeco de la sinnomantaj studentoj. Iuj Vikipediistoj kredas ke ili ne povas esti nuraj studentoj pri Esperanto, ĉar ili scias tre multe pri malnovaj skandaloj kaj klaĉoj de la Esperanto-movado. Ke Giorgio SILFER reagas al kelkaj artikoloj sciigite de ili sugestus ke ili estas tre proksime rilataj al Silfer kaj lia rondeto.


Mi konas almenaŭ unu nomon el ili, sed ĉar mi ne estas 100% certa, mi ne diros tiun nomon. Tamen, se mi ne eraras, tiu estas eĉ ano de la Esperanta Civito. Fine, laŭ mi ili ja tute povus esti nuraj studantoj ĉar eĉ mi, kiu aĝas nur 18 jarojn, tralegante la multegajn paĝojn en la interreto, scias pri malnovaj skandaloj kaj klaĉoj de la Esperanto-movado. I.e. ili povus ankaŭ scii ĉi tiujn aferojn de ilia(j) profesoro(j) aŭ de la samklubanoj de la grupo de Torino. Mi, italo, havas plian kialon por honti... -- Nicola RUGGIERO

Kion oni atendu de anonimuloj?! jc