Viktor Robot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Віктор Робот
longa movbilda filmo
Produktadlando  Ukrainio
Originala lingvo ukraina
Kina aperdato 26-a de septembro 2020
Daŭro 75 minutoj
Ĝenro Desegnofilmo
Reĝisoro(j) Anatolij Lavreniŝin
Produktisto(j) Olena Golubeva
Scenaro Anastasija Lavreniŝina
Distribuo Arthouse Traffic
IMDb
vdr

Viktor Robot (angle Victor Robot) estas ukraina longa desegnofilmo.

La internacia festivalpremiero de la filmo okazis la 26-an de septembro 2020 dum la nacia konkurso de la 11-a Odesa internacia filmfestivalo. La ukraina filmpremiero de la filmo okazis la 24-an de junio 2021; la distribuanto estas Arthouse Traffic.

Temo[redakti | redakti fonton]

La artefarita Fera Stelo ĉesis brili pro iu nekonata kialo, kaj knabino nomita Viktorija kaj ŝiaj gepatroj alvenas sur stelŝipo por ripari ĝin. Serĉante la kreinton de la Fera Stelo, Viktorija renkontas roboton kiu iĝas ŝia amiko kaj ricevas la nomon Viktor.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

Voĉoj de la protagonistoj:

  • Vika: Marija Aglotkova
  • Avo Markijan: Vasil Mazur
  • Panjo: Rimma Zjubina
  • Paĉjo: Viktor Ĵdanov
  • Observanto (astronomo): Anton Slepakov
  • Muzikistoj: Anatolij Ĥostikoev, Marjana Holovko, Bogdan Benjuk
  • Fulgoroj: Solomija Melnik, Nina Haranecka, Hanna Nikitina, Natalija Halaneviĉ, Ruslana Ĥazipova, Tetjana Havriljuk
  • Sukuristoj: Sergij Solopaj
  • Robotilo: Marko Halaneviĉ
  • Gvidistoj: «Doktor zvuk»

La kantojn prezentis «Dakh Daughters», Marjana Holovko, Anton Slepakov («Vagonovoĵatie»), Marko Halaneviĉ. La aŭtoro de la kantoteksto estas Marisja Nikitjuk, la komponisto estas Anton Bajbakov.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]