Viktória Bajza
Aspekto
Viktória Bajza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1954 (70-jaraĝa) en Subotica |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1977) |
Okupo | |
Okupo | musical theatre actor (en) |
Viktória Bajza, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bajza Viktória estas serbia hungara aktoro, voĉoaktoro, muzikalkantisto.
Viktória Bajza[1][2] naskiĝis la 11-an de julio 1954 en Subotica (Jugoslavio, nun Serbio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Viktória Bajza apartenis al la hungara minoritato de Jugoslavio, respektive en Serbio. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1977. Ŝia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Ŝia kontrakto revokis ŝin al hungarlingva teatro en Novi Sad, tamen kelkfoje ŝi havis rolojn ankaŭ en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1979-1982 ŝi estis membro de Teatro Csokonai (Debrecen), poste de Teatro de Kecskemét, pli poste en Teatro Madách. Ŝi ricevis serban premion en 1978.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Helena
- Othello - Desdemona
- La Vintra Fabelo - Emilia
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Irina
- Ferenc Molnár: Az ördög - Selyem Cinka
- T. S. Eliot-Andrew Lloyd Webber: Katoj - Bombalurina, Cassandra, Grizabella
- Andrew Lloyd Webber: La Fantomo de la Opero - Madame Giry
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Szívlövés (1998) - Lenka
- Szomszédok (televizia serio) - 2 roloj
- Nagyvizit (televizia filmo, 1981) - Klári
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Majel Barrett, Marie Windsor, Briony McRoberts[3]