Vilamarxant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vilamarxant, prononcu [Vilamarŝant], estas vilaĝo en la hispana aŭtonoma komunumo Valencilando, hispanlingve nomata Villamarchante. Ĝi situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Turjo, ĝuste en la loko kie la rivero komencas trapasi ebenaĵon antaŭ la urbo Valencio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vilamarxant etendiĝas sur 71,1 kvadrataj kilometroj kaj el la geografia vid-punkto ĝi estas transiro el la montaro ĝis la ebenaĵo. Montoj estas pli ol la duono de la areo de la zono kaj kvarono esas arbaro. La klimato estas tipe mediteranea.

Komunikoj[redakti | redakti fonton]

De Valencio estas necese sekvi la aŭtovojon CV-37 (antikva CV-370) por atingi Vilamarxant. De Liria kaj Cheste estas necese sekvi la aŭtovojon A-3 kaj poste la CV-50.

La fervoj-linio inter Vilamarxant kaj Valencio malaperis. Nuntempe ekzistas aŭtobus-linio 105 de la entrepreno Urbetur komunikanta Vilamarxant kun Liria kaj Ribarroja del Turia. Estontece la metroo-linio 5 komunikos la zonon kun Valencio kaj pro tio oni konstruos metroo-stacidomon apud Vilamarxant.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj homaj setlejoj en la zono de Vilamarxant datiĝas de la Bronzepoko, al tiu epoko apartenas la restaĵoj trovitaj en la zono Alt dels Castellets. Tamen, aliaj eltrovaĵoj pruvas, ke la vilaĝo naskiĝis kiel kampara domaro dum la romia epoko. Al la islama epoko apartenas la kastelo situanta en la plej alta pinto de la vilaĝo. En la jaro 1238-a la reĝo Jakvo la 1-a, kiu konkeris la urbon al la islamanoj, donacis ĝin al sinjoro Pedro Cornel kaj li siafoje al Ximén Perez de Arenoso. Vilamarxant enhavas historian kvartalon sufiĉe bone konservita kie eblas trovi domojn starigitajn dum la jarcentoj 18-a, 19-a kaj komence de la 20-a apartenantaj al vilaĝaj burĝuloj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evoluado de la enloĝantaro


1990 1992 1994 1996 1998 2000 2002 2004 2005 2007
4.977 4.774 5.154 5.592 5.813 5.993 6.295 6.730 7.152 7.761

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo estas la ĉefa motoro de la ekonomio de Vilamarxant. Troviĝas ĉe la kamparo olivarboj kaj migdalarboj. Sed sendube la plej grava kultivado estas tiu de la oranĝarboj kaj ĉefe de la mandarina speco. Lastatempe abundis la ceramika industrio kaj ankaŭ tiu de vegetalaj konservaĵoj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Turo de Pedralba, konata ankaŭ kiel Kastelo de Pedralba. Temas pri araba konstruaĵo lokigita en la plej alta loko de la vilaĝo. Ĝi havas kvadratan surfacon kaj nuntempe estas ruinaĵo, kvankam la Urbodomo aprobis ĝian rekonstruon.
  • La preĝejo de Sankta Catalina, starigita sur antikva araba moskeo. Estas vizitebla ankaŭ araban cisternon de la 15-a jarcento.

Ĉirkaŭ la urbo ekzistas ankaŭ belegaj kampar-domoj: Mas dels Frares, Mas de Teulada, Mas de la Barca kaj Mas del Moro.

Naturaj Lokoj[redakti | redakti fonton]

La Natura Parko Les Rodanes estas aro da montetoj kie abundas la pinoj.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Oni festas la tagon de Sankta Catalina kaj de la Kristo de la Salud.

Elstaraj Vilamarxant-anoj[redakti | redakti fonton]

  • Maria Muñoz Raga, konata kiel Cora Raga. Naskiĝis en la jaro 1893-a, pianistino kaj mezosopranulino. Zarzuelo-ludistino tre fama komence de la 20-a jarcento.
  • Vicente Seguí, kantisto. Naskiĝis en Vilamarxant en la jaro 1978-a.
  • Raul Albiol, futbalisto de la futbal-teamoj Valencia CF kaj Getafe CF, naskiĝis en Vilamarxant en la jaro 1985-a. Li estis membro de la teamo kiu estis eŭrop-ĉampiono -19aĝa en la jaro 2004-a. Kun sia teamo Valencia CF li atingis la pokalon UEFA en la jaro 2004-a kaj en la jaro 2008-a li atingis, kiel membro de la hispana futbal-teamo, la europan ĉampionecon de futbalo en la jaro 2008-a.