Cheste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cheste (stacidomo).
Cheste
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 46380
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 962  (2023) [+]
Loĝdenso 126 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 30′ N, 0° 41′ U (mapo)39.493888888889-0.68355555555556Koordinatoj: 39° 30′ N, 0° 41′ U (mapo) [+]
Alto 218 m [+]
Areo 71,4 km² (7 140 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cheste (Provinco Valencio)
Cheste (Provinco Valencio)
DEC
Cheste
Cheste
Situo de Cheste
Cheste (Hispanio)
Cheste (Hispanio)
DEC
Cheste
Cheste
Situo de Cheste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cheste [+]
vdr

Cheste estas hispana urbo kaj municipo, situanta en la interno, en la komarko Hoya de Buñol, en la provinco Valencio, aŭtonoma Valencia Komunumo, 26 kilometrojn de la provinca ĉefurbo. Ĝi havas populacion de 8 962 loĝantoj (2023). Ĝia fundamenta kaj tradicia agado estas agrikultura, fokusita precipe al la kultivado de vinberoj. Ĝi estas hispanlingva municipo, en kiu la hispana havas lingvan superregadon je jura nivelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La reliefo de la municipo estas ĉefe ebena, en la transiro inter la montaro de Chiva kaj la Plana de Cuart. En la municipa tereno kiu venas en la montaro de Chiva, nordokcidente, estas la plej altaj altaĵoj, kiel Portillo de San Roque (271 m), La Cumbre (392 m), Alto de los Mojones (426 m) kaj Alto del Basto (571 m). Trairas la municipan teritorion rojaj ravinoj: Cuchillo, Pedriza, Cañadafría, Peñarroya, Hondo, Grande kaj Rambla de Chiva, kiu trairas de okcidento orienten. La loĝloko estas konstruita sur ebena tereno, sur 218 metroj sur la marnivelo, kvankam estas ankaŭ malgranda altaĵo sur kiu staras la preĝejo.[1]

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Cheste havas longan kaj elstaran rilaton al Esperanto. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi havis tre altan proporcion de esperantistoj, danke ĉefe al la klopodoj de la aktivulo Francisco Máñez Sánchez[2]. Dum la 1920-aj jaroj ĝi iĝis la centro en la valencia regiono de la gastigado de aŭstraj infanoj post la milito.

En la 1970-aj jaroj alia aktivulo, Enrique Arnau konservis la entuziasmon en la urbo. Ambaŭ, Máñez kaj Arnau, havas stratojn en Cheste, dediĉitajn al ilia memoro kaj esperanta aktivado. Se oni aldonas la straton Doktoro Zamenhof, ĝi estas unu el la urboj kun plej multe da ZEOj en al mondo.[3][4]

Ekzistas plu aktiva Esperanto-klubo en la urbo, nomata Lum-Radio.

La 82-a Hispana Esperanto-Kongreso okazos en la valencia urbo Cheste, de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2024.[5]

Monumentoj kaj interesaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Fasado de la preĝejo de Sankta Luko Evangeliisto.

  • Paroka preĝejo de Sankta Luko Evangeliisto, konstruita en la 19-a jarcento.
  • Ermitejo Sankta Vicente Ferrer, kosntruita en 1573, kun la statuo de la Virgulino de la Glora Soleco, patronino de la urbo.
  • Sinjorecaj palacoj, de fine de la 19-a jarcento, situantaj en la centro de la urbo.
  • Circuito Ricardo Tormo: por ĉampionecoj de motorcikla sporto.
  • Centro Educativo de Cheste, tradicie konata kiel Universidad Laboral de Cheste. unu el la plej grandaj edukaj kompleksoj de Eŭropo, kun diversaj avangardaj konstruaĵoj de fine de la 1960-aj jaroj


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Situación». Ayuntamiento de Cheste. 7a de julio 2014. Konsultita la 24an de novembro 2020.
  2. Prezentado de libro kun la biografio de Francisco Máñez
  3. Cheste: ´Tie ci oni parolas esperanton´. El Mercantil Valenciano, 7 de julio 2009.
  4. Esperanto, ligvo oficiala, Vicente Lladró. Las Provincias, 5 de decembro 2009.
  5. Hispana Esperanto-Kongreso - De la 5a ĝis la 8a de Septembro de 2024 - Valencio-Cheste