Francisco Máñez Sánchez

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ EdE-M[redakti | redakti fonton]

Francisco Máñez Sánchez
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1888 (1888-05-20)
Morto 30-an de novembro 1968 (1968-11-30) (80-jaraĝa)
en Cheste
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistopolitikistokamparano
vdr

Francisco MÁÑEZ SÁNCHEZ (manjez sanĉez), hispano. Nask. 20 majo 1888 en Cheste. E-isto de 1907. Por altiri la atenton de la samvilaĝanoj al la nova ideo, li skribis leterojn kaj poŝtkartojn al fremdaj E-istoj, al kiuj li rekomendis la adreson de la kafejo, kie li kutime iris en Cheste kaj efektive la amikoj kaj klientoj de tiu kafejo scivoleme demandis al li pri tiu korespondado kaj tiamaniere li altiris la atenton de siaj samvilaĝanoj, ke baldaŭ li starigis EG-n. Li estis ano de la komitato por gastigo de aŭstro-infanoj en Hispanujo pere de E.

Aldono[redakti | redakti fonton]

Forpasis en Zaragozo en 1969