Vilao Ley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ley-vilao de ĉe Woll-bazaro.
Enskribo ĉe la enirejo al la vilao.
De malantaŭe kun ĝardenoj kaj montrosalono.

La Vilao Ley (germane: Ley-Villa) estas belega domo en Arnstadt, Germanujo, apud la Woll-bazarplaco, proksime de la naĝohalo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Alfred Ley, plej maljuna filo de la fondinto de Rud. Ley Maŝinfabriko farigis en 1919/20 por si kaj sia familio imponan vilaon.

Ĝin planis la arkitekto Martin Schwarz. La konstruaĵo havas du etaĝon kaj fortimpresas i.a. per monumentaleco. Ĝis 1948 ĝi estis en familia posedo; senproprietigo iĝis en 1948.

Nuna uzo[redakti | redakti fonton]

De 1950-2001 estis en la vila kliniketo. Poste ekposedis la asekurkompanio Schwenninger BKK kiu restaŭrigis la vilaon laŭ ĉiuj leĝoj monumentprotektadaj.

Alkonstruitis nova pavilono el vitro, en kiu publike admireblis veturiloj de la eksa aŭtofabriko de Arnstadt. Krome la granda ĝardeno renoviĝis laŭ originalaj planoj. Samtempe oni dumrestaŭre neniam forgesis la bezonon de moderna utiligo de la tuta komplekso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.